Herbert William Southcombe

EdE-S

Herbert William SOUTHCOMBE (saŭth'km), anglo. Naskiĝis en la 21-a de marto 1859 ĉe Stoke-under-Ham, Somerset poste li loĝis en Yeovil. Esperantisto 9622. Ĉeestis la UK en Boulogne. Verkis: „Tutmondaj Fajro-kutimoj“, 1905. Kontribuis al „The Esperantist“, 1903-4 kaj aliaj gazetoj.

Verkoj redakti

 
 Jen originala, vere angla, verketo : ĝi estas aro de ĉiaj fajraj kutimoj, ceremonioj, k. c. kiuj ankoraŭ ekzistas ĉe la diversaj popoloj: la aŭtoro zorgeme kolektis per Esperanto tiujn sciigojn kaj grupigis ilin laŭ la tagoj. Tiu verketo, cetere, estas nur specimeno, montranta la vojon al ĉiuj kiuj interesiĝas je tiuj kutimoj : ili estas petataj, por ebligi eldonon de plena verko, sendi ĉiajn informojn pri fajraj kutimoj,ĉiu pri sia lando, al S’ro Soulhcombe. 
— La belga sonorilo - Numero 044, Aprilo (1906)