Herbligen

komunumo de Svislando


Herbligen ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 550 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Herbligen
Blazono de Herbligen
Blazono de Herbligen
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Koordinatoj  46° 49′ 40″ N 7° 36′ 21″ O / 46.82778 °N, 7.60583 °O / 46.82778; 7.60583 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 40″ N 7° 36′ 21″ O / 46.82778 °N, 7.60583 °O / 46.82778; 7.60583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 550
Areo 2,76 km²
Alteco 578 m super marnivelo
Poŝtkodo 3671
Komunumkodo 0610
Mapo de Herbligen
Mapo de Herbligen
Mapo de Herbligen
vdr

Geografio redakti

Herbligen situas en la Svisa Mezlando ĉe la transiro al la Svisaj Antaŭalpoj sur la flotebenjaxo de la rojo Chise ĉe la orienta flanko de la larĝa valo de Aro proksimume 8 kilometrojn norde de la urbo Thun. La plej alta punkto de la komunumo estas la monteto Litschi kun alteco de 827 m s.m., kiu leviĝas en nordo de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Herbligen kaj Helisbüel kaj la setlejoj Hubel, Widibüel kaj Zälg kaj kelkaj izolitaj bienoj kaj domgrupoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,76 km², de kiuj 39,9% estas kovritaj de arbaro, 47,5% servas por agrikulturo kaj 11,6% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Herbligen limas en nordoriento al Oberdiessbach, en oriento al Bleiken ĉe Oberdiessbach, en sudo al Brenzikofen, en okcidento al Oppligen, kaj en nordokcidento al Wichtrach.

Trafiko redakti

Tra Herbligen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 229 de Burgdorf al Thun. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas 4 kilometrojn sudokcidente de la komunumo apud Oppligen. Kvankam la trajnlinio de Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Burgdorf al Thun pasas meze tra la komunumo Herbligen ne disponas pri stacidomo aŭ alia propra konekto al la publik transportreto. La plej proksima stacidomo situas proksimume 1,5 kilometrojn sude de la vilaĝo en Brenzikofen.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Herbligen datiĝas el la jaro 1302 kiel Herblingen. Ĉe la montetoj Eggrain kaj Wolfenburg ekzistas impresa prahistoria defendoinstalaĵo. Dum mezepoko civitanoj de Berno kaj Thun estis bienposedantoj en Herbligen, kiu apartenis al la tribunalo de Steffisburg sub la alta jurisdikcio de Konolfingen. Post la fino de la Helveta Respubliko Herbligen estis atribuita al la distrikto Konolfingen, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berno-Mezlando.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti