Herbotufo estas densa aro da herboj, ofte pli altaj ol la ĉirkaŭa herbaro.

En mezeŭropaj marĉoj ĝi konsistas plej ofte el Carex stricta kaj formas kolonetojn, elstarantajn en la marĉa medio. La kolonetojn formas la radikoj, folioj de daŭre kreskanta herbo. Flanke de la koloneto kreskas ofte Nephrodium thelypteris (marĉa filiko) kaj aliaj humidoŝatantaj plantoj. La herbotufoj kreskas rande de la marĉoj, proksime de la bordo.

En Nov-Zelando, la herbotufo konsistas plej ofte el specioj de Poa, Chionochloa kaj Festuca. Pro la ofteco de kionoklo en tiuj herbotufoj en Nov-Zelando, tie oni nomas (iu tradukis) la herbotufojn al kionoklo.


Eksteraj ligiloj redakti