Herceghalom estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Budaörs.

Blazono de Herceghalom
Panoramo de Herceghalom
Panoramo en Herceghalom

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Herceghalom situas laŭ fervojo kaj ĉefvojo Budapeŝto-Vieno, aŭtoŝoseo M1 en la sama direkto preteriras. La distanco de la ĉefurbo estas 26 km.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata jam dum la bronzepoko kaj de romianoj. En 1883 fervojo konstruiĝis al Vieno. Estis du planoj, laŭ la hungara la trajno tuŝas la iaman ĉefurbon Bratislava, laŭ la aŭstra estas elbranĉiĝo de la linio Vieno-suda Aŭstrio. Fine konstruiĝis ambaŭ. Herceghalom situas laŭ la aŭstra linio. Post la socialisma erao ŝtata instituto havis la bienojn.

Famuloj redakti

En Herceghalom mortis pro fervoja akcidento historiisto Lajos Thallóczy.