Herina

komunumo en Rumanio

Herina (hungare: Harina, germane: Mönchsdorf) estas vilaĝo en Rumanio sude de Bistriţa. Administre ĝi apartenas al Galaţii Bistriţei.

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi havis 989 loĝantojn (germanoj, rumanoj, ciganoj); en 1992 468 (rumanoj).

Historio redakti

Ĝia unua mencio skribe estas en 1246. Ĝi estis saksa servutulvilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Beszterce-Naszód vármegye). La saksa evengelia romanstila preĝejo el 13-a jarcento estas unu el plej gravaj konstrumonumentoj de Transilvanujo el Árpád-dinastio.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti