Herkus Mantas - jen litove; prapruse Erkus Mants, latine Henricus Montemin, germane Henrich Monte, pole duonlitove-duongermane Herkus Monte - estis komandanto de gento Natangoj dum la dua praprusa ribelo en 1260-1274. Dum juneco li estis donita kiel la sklavo al kavaliroj de la Germana Ordeno kaj estis edukita en Magdeburgo. Post la malvenko de la Germana Ordeno en la batalo ĉirkaŭ Durbe li startis estri la rebelion. La 22-an de januaro li venkis armee principe superan soldataron de la Germana Ordeno. En 1262 li estis vundita dum sieĝo de la germana fortikita urbo Königsberg, kiu nur fondiĝis en 1255, do dum la sieĝo ankoraŭ estis juna (kaj ekde la jaro 1946 ricevis la sovetunian nomon Kaliningrado). En jaro 1263 li ĉirkaŭ la urbo Lubawa venkis germajajn trupojn estritaj de kavaliro Helemrich von Wirzeburch, kiu forpasis dum la batalo. Herkus mortis en 1273 perfidita de lia servisto. La lernejo en Kamińsk, vilaĝo nun apartenanta al la komunumo Górowo Iławeckie (germane ĝis la jaro 1945 Landsberg) de Pollando, estas patronata de Herkus Mantas, kaj en la nun litova urbo Klaipėda (la litova lingvo kaj ties ĵemajtia dialekto tre parencas al al antikva balta praprusa lingvo, dum la ĉirkaŭaj ĝermanaj kaj slavaj lingvoj tute ne parencas, tial la lokaj litovoj sentas sin kulture ligataj al la natanga praulo) pluraj monumentoj, stratoj kaj publikaj konstruaĵoj memorigas pri li.

statuo de Herkus Mantas en Klaipėda

Vidu ankaŭ redakti

  • la ĝeneralan artikolon pri la litova persona nomo Mantas