Hermafrodito (vivoscienco)
(Alidirektita el Hermafrodito (Zoologio))
Hermafrodito en vivoscienco (rare ankaŭ ambaŭseksa vivulo) estas vivulo kapabla reprodukti samtempe ovolojn kaj spermojn. La hermafrodito havas aŭ testikojn kaj ovariojn aŭ tiuj ĉi organoj estas anstataŭigitaj per la t.n. ambaŭseksa glando.
La termino devenas el helena mitologio, laŭ kiu Hermafrodito, filo de dioj Hermeso kaj Afrodito, kunkreskis kun nimfo Salmakis en unu ununuran ambaŭseksan estulon.
|
Grupoj de animaloj, ĉe kiuj la hermafroditismo estas disvastigita redakti
- moluskoj (krom kapopieduloj kaj duvalvuloj)
- platvermoj
- anelidoj
- tunikuloj
- kankroj
- kelkaj fiŝoj
Memfekundigo redakti
Memfekundigo estas aparta kazo de reproduktado de la hermafroditoj. Ĝi estas proporcie rara, ĝi aperas precipe ĉe tiaj organismoj, kiuj ne povus pro sia maniero de la vivo trovi vivkunulon por kopulacio. Tipa ekzemplo estas endoparazitoj, ekzemple teniozo.
Ĉe la plantoj redakti
94 % de la plantospecioj estas duseksaj.
Bildaro redakti
Vidu ankaŭ redakti
Literaturo redakti
- Dreger, Alice Domurat: Hermafroditoj kaj medicina konstruo de la sekso (Triton, 2009)
Referencoj redakti
- ↑ ECO, Umberto. Dějiny krásy. Praha : Argo, 2005. ISBN 80-7203-677-7. p. 116.