Herman HEIJERMANS (naskiĝis la 3-an de decembro 1864 en Roterdamo, mortis la 22-an de novembro 1924 en Zandvoort) estis nederlanda teatraĵverkisto kaj socialdemokrata aktivulo de juda deveno.

Herman Heijermans
Persona informo
Aliaj nomoj Samuel Falkland • Koos Habbema • Heinz Sperber
Naskiĝo 3-an de decembro 1864 (1864-12-03)
en Roterdamo
Morto 22-an de novembro 1924 (1924-11-22) (59-jaraĝa)
en Zandvoort
Mortokialo kancero
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Subskribo Herman Heijermans
Familio
Patro Herman Heijermans Sr.
Frat(in)oj Marie Heijermans • Ida Heijermans • Louis Heijermans
Infanoj Hermine Heijermans • Marjolein Heijermans
Okupo
Okupo dramaturgoverkistoĵurnalisto
TTT
Retejo http://www.hermanheijermans.org/
vdr

Vivo redakti

En la Amsterdama gazeto Algemeen Handelsblad li publikigis serion de skeĉoj pri juda familio sub la plumnomo Samuel Falkland. Lia plej granda sukceso estis Op Hoop van Zegen (esperante Je Bona Espero) publikigita en 1900 kaj sukcese ludita ankaŭ en Francio kaj Anglio.

Krome Heijermans aktivis en la socialista movado. Ekde 1897 li membris en la freŝe fondita Socialdemokrata Laborista Partio kaj verkis por ĝi la propagandan teatraĵon Puntje en 1898. Li mortis pro kancero en 1924.

Eksteraj ligiloj redakti