Herman DE CONINCK (naskiĝis la 21-an de februaro 1944, mortis la 22-an de majo 1997) estis flandra poeto, eseisto kaj redaktoro. Li estas konata kiel “la viro kiu legigis al sia popolo poezion” (aludo al Conscience, kiu 'legigis sian popolon').

De Coninck naskiĝis en 1944 en Meĥleno. Liaj gepatroj ekspluatis librovendejon, kio ebligis lin (kaj lian fratinon) jam ekde junaĝo frandi de la monda literaturo. En la mezlernejo li verkis por la lerneja gazeto kaj je la aĝo 15 li estis firme decidinta fariĝi verkisto. Tial li studis Germanan filologion en Loveno. Post kvar jaroj da instruado, li fariĝis redaktoro de la populara revuo 'Humo' en 1970.

Lia unua poemaro redakti

 
La Haye (2019)

Per sia unua poemaro “De Lenige Liefde” (la supla amo) (1969) li igis poezion alirebla por ĉiuj. De Coninck ‘revalorigas’ la normalan lingv(aĵ)on kaj do ankaŭ la normalan vivon. Tiel ĉi li fariĝis la 'patro' de la nov-realismo, demokrata tendenco en la poezio kiel reago al la hermetismo de la Eksperimentistoj.

La verko fariĝis la plej vendata poemaro de la 20a jarcento kaj premiiĝis plurfoje. En unu el la poemoj li priskribas arde kiel li pli frue en la jaro koncipis sian filon Tomas.

En 1997 la poeto mortis pro korkrizo, survoje al kongreso en Lisbono. Flandrio tiel perdis ne nur sian plej popularan poeton, sed ankaŭ eseiston, mentoron, ĵurnaliston kaj poezikritikiston.

Aperis en Esperanto redakti

Eksteraj ligiloj redakti