Hermann Behrmann

germana pedagogo, lerneja instruisto kaj esperantisto

Hermann BEHRMANN, kiu mem esperantigis sian nomon al Hermano Bermano (naskiĝis la 12-an de julio 1935 en Zeven, mortis la 29-an de junio 2013 en Bad Kissingen) estis germana pedagogo, lerneja instruisto kaj estro de Esperanto-eldonejo.

Hermann Behrmann
Persona informo
Naskiĝo 12-an de julio 1935 (1935-07-12)
en Brăila
Morto 29-an de junio 2013 (2013-06-29) (77-jaraĝa)
en Bad Kissingen
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Vivo redakti

Behrmann studis pedagogion ĉe la Pedagogia Altlernejo en Bielefeld kaj laboris poste kiel instruisto en elementa lernejo unue en Löhne, poste en Paderborno. Por sia unua ŝtata ekzameno de instruisto, li prezentis kiel laboraĵon novstilan Esperanto-kurson, kiu fariĝis bazo de la kurso Esperanto Programita.

Esperanto redakti

Li fondis ĉirkaŭ la jaro 1969 Esperanto-eldonejon en Löhne. Post lia translokiĝo al Paderborno, estiĝis el ĝi la Esperanto-Centro Paderborn, kiu registriĝis kiel asocio laŭ germana juro en 1977. Tiu ĉi centro – ĉiam gvidata de Hermann Behrmann – startigis la kampanjon "Testo 5000": Oni serĉis 5000 homojn, kiuj pretis "testi" Esperanton, lernante la lingvon pere de "Esperanto Programita". La partoprenantoj povis senpage pruntepreni la lernokajerojn kaj la diskojn. Kvankam la nombro de lernintoj kaj lernantoj superis 5000 jam en 1980, la "testo" estis daŭrigata ĝis ĉ. la jaro 1988, kiam Hermann Behrmann – kiel plej proksima kunlaboranto de Rikardo Ŝulco – komencis dediĉi sian energion ĉefe al la disvastigo de la Analiza Skolo. Tamen la libroservo daŭrigis la vendadon de la kurso "Esperanto Programita" (kiu nuntempe aspektas eksmoda, ĉar la kajeroj estas tajpitaj per simpla skribmaŝino). Bela 351-paĝa eldonaĵo de "Esperanto Programita" por nederlandlingvanoj, tradukita de Paul Peeraerts, aperis ĉe Flandra Esperanto-Ligo en 1986.

En 1995 Germana Esperanto-Asocio (GEA) agnoskis liajn atingojn per meritmedalo de GEA.

Ĉirkaŭ la jaro 1998 Hermann Behrmann (kaj kun li la Esperanto-Centro) translokiĝis al Berlino. La Esperanto-Centro en 2003 kuniĝis kun la asocio EsperantoLand, kiu organizas internaciajn renkontiĝojn, vendas librojn kaj funkciigas ampleksan retejon. La retejon iniciatis en 2001 laborgrupo fondita de Lu Wunsch-Rolshoven. Post la kuniĝo la asocio ŝanĝis sian nomon al EsperantoLand.

Eksteraj ligiloj redakti