Hermann ISEKE (naskiĝinta la 9-an de marto 1856 en Holungen, mortinta la 14-an de januaro 1907 en Karasburg/Namibio) estis unu el la plej gravaj poetoj de Eichsfeld kaj kreinto de Eichsfeld-kanto, la neoficiala himno de tiu ĉi lando. La romkatolika pastro porarmeana kaj juristo publikigis multajn, ofte edifajn skribitaĵojn.

Hermann Iseke
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1856 (1856-03-09)
en Holungen
Morto 14-an de januaro 1907 (1907-01-14) (50-jaraĝa)
Mortokialo malario
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Alma mater Universitato Greifswald
Memorigilo Hermann Iseke
Okupo
Okupo poeto-juristo • verkisto • poeto
vdr
Hermann Iseke kiel soldata pastro dum la Eostazia kampanjo
Hermann Iseke
Tombo de Hermann Iseke (maldekstre) en Holungen
Memorŝtono por Iseke ĉe Sonnenstein apud Holungen
Monumento por Hermann Iseke apud Sonnenstein

Vivo redakti

Hermann Iseke ricevis la unuajn horojn en la latina lingvo fare de la tiama helppastro Andreas Raabe en Holungen, de konata lingvisto. Inter 1867 kaj 1873 li frekventis gimnaziojn en Heiligenstadt kaj Mühlhausen, kie li pasigis en 1874 la abiturientan ekzamenon. Poste li studis jursciencon ĉe la universitatoj de Würzburg (1874), Leipzig (1874-75), Göttingen (1876-78) kaj Greifswald (1878). Tie ĉi li pasigis la unuan juristan ŝtatan ekzamniĝon; doktoriĝo estis en 1879 en Jena. Li estis poste staĝanto en Duderstadt kaj Künzelsau. Tiam li estis serĉanta novan vivoperspektivon kaj iris al Münster por studi filozofion kaj germanistikon (1879-80).

En 1880 li decidis iĝi pastro kaj ekstudis teologion en Freiburg im Breisgau, Vroclavo kaj Münster. Iseke estis entuziasma membro de la katolika studenta korporaciaro KV kaj aktivis korporacivive en ĉiuj universitatoj: ekz. ĉe K.St.V. Walhalla/Würzburg, Teutonia/Leipzig, Normannia/Greifswald, K.St.V. Winfridia/Göttingen, Germania/Münster, Brisgovia/Freiburg kaj de Unitas/Vroclavo. Por pluraj korporacioj li verkis apartajn strofojn de la respektivaj fratio-kantoj. Ankaŭ en la monataj periodaĵoj de KV (Akademische Monatsblätter) li publikigis plurajn eseojn. En la ĝardeno de la Winfridia-korporacio de Göttingen troviĝas monumento por li.

Ankoraŭ dum Kulturbatalo li ordinitis pastro en Eichstätt en la 15.7.1883. Poste li estis helpastro por unu jaro en Dingelstädt kaj ok jarojn (1884 ĝis 1892) pastro en Wachstedt. Tie li engaĝiĝis poete por bonaj aferoj verkante gajajn kaj pensigajn subvencipetleterojn kies ekzempleroj havis eldonon de pluraj miloj. La tiumaniere ricevintaj monsumoj utiligitis por preĝejoj, hospitaloj, klostroj kaj edukejoj porjunulaj.

En 1892 li kandidatis en la porsoldata animzorgado deĵoronte unue en Metz kaj Hannover. En 1897 li vokitis al Mulhouse je Alzaco. Tium li ankaŭ pensis pri reveno al Eichsfeld; sed kiam li lernis pri la Boksista ribelo en somero 1900 li pretis partopreni en al germana korpuso kampanja. Fakte li estis la ununura katolika pastro kiu tiam ĉeestis en Ĉinio. Poste li vizitis la uestajn ŝtatojn de Usono inter 1900 kaj 1902 kaj laboris post la reveno al Germanlando denvoe por soldatoj en Kassel kaj Saarbrücken.

En 1905 li iris kiel kampopstro al la germana protekttaĉmentoj je Keetmanshoop. Li mortis en lazareto en januaro 1907 kiu li ankaŭ entombigitis. En la 20.6. lia kadavro malentombigitis kaj transportitis al Germanujo. Reentombigo ĉe la tombejo de Holungen okazis inter multaj funebrantaj homoj. Por esti certa oni eĉ malfermis la sarkofagon kaj konstatis bonan rekoneblecon de la korpo laŭ la raporto de "Eichsfelder Tageblatt" de la 25.7.1907.

Verkaro poeta redakti

Paralele al la devoj animzorgaj Iseke poetis. Krom Eichsfeldlied li eldonis aliajn hejmregionrilataĵojn kaj edifaĵojn uzante i.a. la pseŭdonimojn Bernardus Americanus,Emanuel Bimstein kaj Heinrich Pechpflaster. Li i.a. verkis romantikan versepopeon pri Eichsfeld, historion de al aŭgustenano Tomaso de Kempis kaj rakonton en versoj pri al vivo de Sankta Elizabeto de Turingio.

Honoroj redakti

Por li starigitis en la naskiĝloko memorŝtono; ankaŭ la regionhistoria societo portas nomon lian. La urbo Heiligenstadt nomis eĉ straton por li. En novembro 2006 la iama Clara-Zetkin-lernej en Bischofferode ricevis novan nomon kaj eknomiĝis Iseke-lernigejo.

Verkoj redakti

Kelkaj liaj verkoj publikigitis kun pseŭdonimo.

  • Hermann Iseke: Des gottseligen Thomas von Kempen Nachfolge Christi in deutschen Reimen. Heiligenstadt 1893.
  • Heinrich Pechpflaster: Ein Gelehrter und Kriegsmann. Heiligenstadt 1894.
  • Hermann Iseke: Des gottseligen Thomas von Kempen Rosengärtlein und Lilienthal in deutschen Versen. Heiligenstadt 1895.
  • Hermann Iseke: Der lieben heiligen Elisabeth von Thüringen gottselig Leben und Leiden. Eine gereimte Erzählung. Heiligenstadt 1895.
  • Emanuel Bimstein: Gottfried der Student. Ein moralisches akademisches Epos. Leipzig 1895, Reprint Heiligenstadt [1996].
  • Bernardus Americanus: Aus Eichsfelds Vorzeit in Geschichte und Sage. Heiligenstadt 1897, Neuauflage Heiligenstadt 2007.

Literaturo redakti

  • Georg H. Daub: Hermann Iseke, sein Leben und seine Werke. Unter Benutzung seines Nachlasses. Cordier, Heiligenstadt 1920.
  • K. Hartung: Hermann Iseke. In: Fest-Buch zur 50jährigen Jubiläumsfeier der Landsmannschaft der Eichsfelder. Düsseldorf 1956.
  • Karl Hoeber: Hermann Iseke. In: Mitteldeutsche Lebensbilder. 2. Band, Lebensbilder des 19. Jahrhunderts, Magdeburg 1927, S. 462–468.
  • Josef Keppler: „Hast du mein Eichsfeld nicht gesehn ...“ Hermann Isekes „Eichsfelder Sang“. In: Eichsfeld-Jahrbuch 14 (2006), S. 179–201.
  • Siegfried Koß, Wolfgang Löhr (Hrsg.): Biographisches Lexikon des KV. 1. Teil (= Revocatio historiae. Band 2). SH-Verlag, Schernfeld 1991, ISBN 3-923621-55-8, S. 52 ff.
  • Bernhard Opfermann: Gestalten des Eichsfeldes. Ein biographisches Lexikon. 2. erweiterte und bearbeitete Auflage, Verlag F. W. Cordier, Heiligenstadt 1999, S. 174, ISBN 3-929413-37-X.

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hermann Iseke en la germana Vikipedio.