Hermann KLUGE (naskiĝinta la 11-an de marto 1832 en Nobitz-Ehrenhain, mortinta la 25-an de aprilo 1914 en Altenburg) estis germana verkisto, bibliotekisto kaj instruisto.

Hermann Kluge
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1832 (1832-03-11)
en Ehrenhain
Morto 25-an de aprilo 1914 (1914-04-25) (82-jaraĝa)
Lingvoj germana
Okupo
Okupo profesoro • universitata instruisto • bibliotekisto • literaturhistoriisto • gimnazia instruisto
vdr

Vivo redakti

Estante filo de ĉarpentisto li frekventis la Dukan gimnazion frederikan en Altenburg antaŭ ekstudo de evangelia teologio inter 1851 kaj 1853 en Jena subtenate per stipendio. Tie li influitis tre de Karl August Hase; krome li interesiĝis pri lingvaj studoj filologiaj ĝenerale, germanistikaj, orientalistike. Ankaŭ sanskriton li ellernis. Dumstudentvive li iĝis ano de la studenta korporacio Burschenschaft Arminia auf dem Burgkeller. Dum la vintra semestro 1853/54 Kluge studis filologion en Hejdelbergo en 1854 en Lepsiko. Samjare li trapasis la unuan ŝtatan ekzamenon, en 1856 la duan teologian ekzamenon - ambaŭ lepsike. Lepsike li ankaŭ doktoriĝis en 1856.

En 1856 Kluge iĝis kateĥisto ĉe Petro-kirko en Lepsiko kaj frekventis seminariojn pedagogiajn en Berlino, Köpenick, Münsterberg, Bautzen kaj Dresdeno. Laŭplane li iru en 1857 al la altenburga porinstruista seminario sed tuj eblis ekinstruisti pri religio ĉe la altenburga Frederika gimnazio. Tie li nomumitis en 1865 gimnazia profesoro pri religio. En 1885 li transprenis provizore kaj poste inter 1889 kaj 1913 definitive la postenon de ĉefbibliotekisto ĉe la Duka privata kaj landa biblioteko de Altenburg. Krome li administris la dukan monkolekton, pro kio li ade okupiĝis pri numismatiko kaj iĝis mem kolektanto de aŭtografoj, ekslibrisoj kaj moneroj. Pro malsano okula li finfine devis demisii.

Kluge membris kaj poste honormembris ĉe Altenburga artosocieto kiel ankaŭ anis ĉe Literatura unio altenburga.

Honoroj redakti

  • 1893: nomumo je kortega konsilisto
  • 1900: nomumo je sekreta kortega konsilisto
  • 1905: kavalirkurco de 1-a klaso de la Duka saksia-ernestida ordeno dinastia
  • 1909: ricevo de la Duko-Ernesto-medalo
  • 1910: aljuĝo de la Meritmedalo pri arto kaj sciencoj en oro kun krono
  • honora membro ĉe Germana regna partio (Deutschen Reichspartei)

Verkoj redakti

  • De controversia, quae inter Erasmum Roterodamum atque Lutherum de libero suit arbitrio. Altenburg 1859.
  • Die antike Tragödie in ihrem Verhältnisse zur modernen. Altenburg 1868.
  • Über das Wesen des griechischen Accentes. Köthen 1876.
  • Auswahl deutscher Gedichte im Anschluß an die Geschichte der deutschen National-Literatur. Altenburg 1878, 22-a eldono 1936.
  • Die Consecutio Temporum deren Grundgesetz und Erscheinungen im Lateinischen. Cöthen 1883.
  • Themata zu deutschen Aufsätzen und Vorträgen. Für höhere Unterrichtsanstalten. Altenburg 1886, 21-a eldono 1931.
  • Zur Entstehungsgeschichte der Ilias. Köthen 1889.
  • Plan der Iliaslektüre in zwei Jahreskursen. Leipzig 1891.
  • Geschichte der deutschen National-Literatur. 58-a eldono, Altenburg 1937.

Literaturo redakti

  • Helge Dvorak: Biographisches Lexikon der Deutschen Burschenschaft. Volumo II: Künstler. Winter, Heidelberg 2018, ISBN 978-3-8253-6813-5, p. 402–404.

Eksteraj ligiloj redakti