Hermann Julius OBERTH [hEaman Obeat], naskiĝis je la 25-a de junio 1894 en Sibiu, mortis je la 28-a de decembro 1989 en Nurenbergo, estis saksa-germana fizikisto kaj kosmo-vetura pioniro de germana etno.

Hermann Oberth
Persona informo
Hermann Julius Oberth
Naskiĝo 25-an de junio 1894 (1894-06-25)
en Sibiu
Morto 28-an de decembro 1989 (1989-12-28) (95-jaraĝa)
en Nurenbergo
Tombo Nurenbergo vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Munkeno vd
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioRumanioGermanio vd
Alma mater Universitatea Babeș-Bolyai vd
Partio La Patrujo vd
Profesio
Alia nomo Fritz Hann vd
Okupo fizikistoinventisto • eseisto • scenaristoinĝenieroQ10497074 vd
Laborkampo kosmonaŭtikofiziko vd
Aktiva en Feucht vd
Doktoreca konsilisto Augustin Maior vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laŭ propra diro li entuziasmiĝis pri kosmonaŭtiko pro la noveloj de Jules Verne kiam li gimnazianis en Sighișoara. Jam en 1917 li desegnis raketon propulsitan per alkoholo kaj oksigeno; en 1923 li priskribis la precipajn elementojn de fluid-brulaĵaj raketoj. Liaj verkoj influis interalie Wernher von Braun, kun kiu li poste kunlaboris.

Dum la dua mondmilito li laboris en la germana armea eksperimentejo en Peenemünde, intereralie pri la defend-batalilo "V2".

Post la milito lia familio iris al Feucht en suda Germanio; li mem de 1948 laboris en Svislando. Poste li iris al Italio kaj Usono, kie li laboris inter 1954 kaj 1956, kaj poste en 1960.

Dum la 1960-aj jaroj li estis membro de la Naci-Demokratia partio de Germanio (NPD; dekstrema).

Kratero sur Luno estas nomita laŭ Oberth. En la film-novela serio Star Trek 3 klaso da kosmoŝipoj portas lian nomon.

Vidu ankaŭ redakti