Hermann SCHLEGEL [ŝle:gl] (10-a de junio de 1804 - 17-a de januaro de 1884) estis ornitologo kaj herpetologo germana.

Hermann Schlegel
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1804 (1804-06-10)
en Altenburg
Morto 17-an de januaro 1884 (1884-01-17) (79-jaraĝa)
en Leiden
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Saksio-AltenburgGermanio vd
Familio
Gefratoj Franz Schlegel vd
Infanoj Gustaaf Schlegel vd
Profesio
Okupo zoologo • ornitologo • biologo • iĥtiologo • universitata instruisto • herpetologist • natursciencisto vd
Laborkampo ornitologio vd
Aktiva en DresdenoVienoLeiden vd
Aktiva dum 1822–1884 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Hermann Schlegel

Vivo redakti

Li naskiĝis en Altenburg. Lia patro, kiu laboris kiel latunforĝisto, kolektis papiliojn, kio stimulis la intereson de Schlegel en la natura historio. La malkovro hazarde de nesto de rabobirdo enkondukis lin al la studo de la birdoj, al kio helpis ankaŭ renkonto kun Christian Ludwig Brehm.

Schlegel komencis labori por sia patro, sed frue lacegiĝis de tiu. Li vojaĝis al Vieno en 1824, kie, en la universitato, ricevis klasojn de Leopold Fitzinger kaj Johann Jacob Heckel. Letero de rekomendo de Brehm al Joseph Natterer atingigis postenon en la Muzeo de Natura Historio de Vieno.

Unu jaron post lia alveno, la direktoro de la muzeo, Carl Franz Anton Ritter von Schreibers, rekomendis lin al Coenraad Jacob Temminck, direktoro de la muzeo de natura historio de Leiden, kaj ĉi tiu lin prenis kiel helpanto. Je la komenco, Schlegel laboris ĉefe en la kolekto de reptilioj de la muzeo, sed frue lia aktiveco etendiĝis al aliaj grupoj de bestoj. Schlegel estis tuj sendota al Javo por kuniĝi al la Naturhistoria Kommisiono, sed la morto de tiu kiu tuj estos la posteulo de Temminck, Heinrich Boie, faris ke la projekto ne antaŭeniris. Estis en ĉi tiu epoko kiam Schlegel konis Philipp Franz von Siebold. Ili iĝis bonaj amikoj kaj kunlaboris en la verko Fauna Japonica (1845-1850).

Kiam komence de 1858 Temminck mortis, Schlegel lin sekvis kiel direktoro de la muzeo de natura historio. Estis speciale interesita en la azia sudoriento, kaj en 1857 ordonis al lia filo Gustav kolekti specimenojn de birdoj de Ĉinio. Kiam Gustav alvenis, trafis ke Robert Swinhoe estis alveninta tie unue. En 1859 Schlegel sendis Heinrich Agathon Bernstein al kolekti birdojn al Novgvineo. Bernstein mortis en 1865 kaj estis sekvita en la scienca misio de Hermann von Rosenberg.

Schlegel prenis junan nomitan helpanton Otto Finsch. Samtempe li komencis eldoni sciencan revuon nome Notoj de la muzeo de Leyden, tiel kiel ankaŭ verkon de dek kvar volumoj: Muséum d'histoire naturelle des Pays-Bas (1862-1880). En ĉi tiu verko uzis tri ilustristojn: John Gerrard Keulemans, Joseph Smit kaj Joseph Wolf.

La lastaj jaroj de lia vivo estis komplikitaj: lia virino mortis en 1864; lia helpanto Finsch translokiĝis al la muzeo de natura historio de Bremen, kaj la kolekto de la Brita Muzeo komencis superi tiun de Leiden.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti