Hermann Weingärtner

Hermann Otto Ludwig Weingärtner (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1864 en Frankfurto (Odro); mortis la 22-an de decembro 1919 samloke) estis germana gimnasto, kiu gajnis la unuan oran medalon en la unua moderna Olimpiko, la Somera Olimpiko 1896.

Hermann Weingärtner dum ringa gimnastiko en la Somera Olimpiko 1896.

Li estis filo de sporta kaj naĝa instruisto, kiu kun sia edzino posedis subĉielan naĝejon sur insulo de la rivero Odro en Frankfurto. Hermann estis la tria el kvin filoj de la familio. En sia hejmurbo li iĝis komercisto kaj samtempe sportis en loka gimnastika klubo. Pro profesiaj kaŭzoj li translokiĝis al Berlino kaj aliĝis en la nacia gimnastika asocio. Unuan grandan sukceson li havis en la 8-a Germania Gimnastika Festo 1894 en Breslau (la hodiaŭa Vroclavo, la postan jaron li gajnis oran medalon en Gimnastika Festo de Romo.

En la unua moderna Olimpiko, la Somera Olimpiko 1896 en Ateno, li gajnis orajn medalojn pri individua reka gimnastiko kaj la teamajn disciplinojn pri reko kaj paralelaj stangoj. Arĝentajn medalojn li atingis pri la disciplinoj ringa gimnastiko kaj tenila "ĉevalo". Ĉe la paralelej stangoj li krome atingis individuan bronzan medalon. Atinginte do sume ses medalojn, li estis la plej sukcesa atleto de la olimpiko.

Reveninte al Germanio, li estis ekskludita el la nacia gimnastika asocio, kiu bojkotis la olimpikon. Sekve li revenis al Frankfurto ĉe Odro kaj ĝis sia morto gvidis la naĝejon de sia patro. En 1900 li edziĝis kaj poste havis tri infanojn, filinojn Ella kaj Klara, kaj filon Erich. En 1919 li mortis dum la provo savi la vivon de dronanto en la naĝejo.

45 jarojn post la forpaso de la sportisto, lia familio kadre de la la Somera Olimpiko de 1964 en Tokio transdonis la historian unuan olimpikan ormedalon al japana gimnasto Yukio Endō. La 14-an de marto 2010, oni sciigis ke el muzeo en Tokio estis ŝtelita la medalo.