Hermanovce nad Topľou

Hermanovce nad Topľou (hungare Tapolyhermány [tapojhermAnj], germane Hermannsdorf an der Töpl) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Hermanovce nad Topľou
hungare: Tapolyhermány, germane: Hermannsdorf an der Töpl
municipo
Oficiala nomo: Hermanovce nad Topľou
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Vranov nad Topľou
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Ŝariŝo
Montaro Slanské vrchy
Rivero Hermanovský potok
Situo Hermanovce nad Topľou
 - alteco 280 m s. m.
 - koordinatoj 48° 59′ 04″ N 21° 30′ 38″ O / 48.98444 °N, 21.51056 °O / 48.98444; 21.51056 (mapo)
Areo 25,94 km² (2 594 ha)
Loĝantaro 705 (31.12.2011)
Denseco 27,18 loĝ./km²
Unua skribmencio 1402
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 094 34
Telefona antaŭkodo +421-57
Aŭtokodoj VT
NUTS 544221
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Retpaĝo: www.hermanovcent.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Hermanovce nad Topľou situas sur malebenaĵo, fine de sakovojo el Bystré. Vranov nad Topľou troviĝas je 24 km.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1399 laŭ tiama hungara nomo kaj ortografio "Hermanvagasa". En 1600 oni komputis tie 12 servutulajn domojn, preĝejon, paroĥon kaj lernejon. En 1715 27, post 5 jaroj 16 familioj pagis imposton. En 1787 248 vilaĝanoj vivis en 32 domoj, en 1828 612 vilaĝanoj en 84 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Tapolyhermány 654 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Giraltovce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 pro la partizanoj la faŝistoj bruldetruis la vilaĝon. En 2001 vivis en Hermanovce nad Topľou 653 homoj, (651 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti