BORÁND Hermin [bora'nd] estis hungara kantistino naskita en Arad en 1852 kaj mortinta en Budapeŝto la 20-an de junio 1916.

Kariero redakti

Ŝi debutis kiel infanaktorino en Debrecen kaj tie ludis ĝis 1875. En 1876 ŝi troviĝis en trupo de Béla Mándoky, en 1877 en tiu de Andor Sztupa. En 1878 ŝi dungiĝis al Koloĵvaro, poste ekde 1886 ĝis 1905 al Népszínház (Budapeŝto). Pli poste ŝi iĝis lernejestrino.

El ŝiaj roloj redakti

  • Bátki Tercsi (Tóth E.: A falu rossza).

Fonto redakti

  • Magyar Színházművészeti Lexikon