Heronsgate estas tre malgranda vilaĝo en Britio, apartenanta al Rickmansworth. Ĝi estas konata en Esperantujo, ĉar en tiu loko troviĝis domo donacita al la Esperanto-movado en 1936. Internacia Esperanto-Ligo ekuzis ĝin kiel oficejon, kaj en 1947, pro la kunfandiĝo, ĝi fariĝis oficejo de la nova UEA. La domon en Heronsgate UEA vendis en la jaro 1955, kaj per parto de la enspezo oni povis aĉeti la domon en Nieuwe Binnenweg 176 en Rotterdam, Nederlando.

Heronsgate
vilaĝo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 38′ N, 0° 31′ U (mapo)51.6403-0.520048Koordinatoj: 51° 38′ N, 0° 31′ U (mapo) [+]
Heronsgate (Britio)
Heronsgate (Britio)
DEC
Heronsgate
Heronsgate
Situo de Heronsgate

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Heronsgate [+]
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.