Herschel Daugherty

Herschel Daugherty (27-an de oktobro 1910 - 5a-n de marto 1993) estis usona reĝisoro kaj okaza aktoro.

Herschel Daugherty
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1910 (1910-10-27)
en Lauramie Township
Morto 5-an de marto 1993 (1993-03-05) (82-jaraĝa)
en Encinitas
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Covina High School vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro • televida aktoro • filmaktoro • televida reĝisoro vd
Aktiva dum 1943– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Daugherty reĝisoris diversajn epizodojn de popularaj televidprogramoj en 1950-a jardeko kiel ekzemple Gunsmoke (1955), Alfred Hitchcock Presents (1955), Crusader (1955), Wagon Train (1957), Rawhide (1959) kaj Bonanza (1959). En 1957 li gajnis premion Directors Guild of America Award (kune kun Richard Birnie) pro General Electric Theater.

Dum 1960-aj kaj 1970-aj jaroj li reĝisoris televidseriojn kiel The Man from U.N.C.L.E. (1964), Star Trek (1966), The Time Tunnel (1966), Hawaii Five-O (1968), The Smith Family (1971–72), Emergency! (1972) kaj The Six Million Dollar Man (1974).

Kiel aktoro, plejparto de siaj agantaj roloj en diversaj filmoj estas malgrandaj aperoj nelistigitaj.