La heruloj estis ĝermana tribo kiu invadis la Romian Imperion en la 3-a jarcento, devenaj el Skandinavio, plej verŝajne post estis elpelita.[1]

Heruloj
historia etno
orientaj ĝermanaj triboj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Bizanca solido de Odoakro nome de la legitima imperiestro Zenono. Tiu monero atestas la formalan submetiĝon de Odoakro al Zenono. Tiu monero estas unu el malmultaj historiaj registroj ekzistantaj rilataj kun la heruloj.

Laŭ kelkaj mezepokaj historiistoj, ties anoj alianciĝis kun gotoj kaj partoprenis kun ili en variaj ekspedicioj de rabado laŭ la marbordoj de la Nigra kaj Egea Maroj (260). Komence de la 6-a jarcento, la lombardoj venkis super la heruloj kaj dissolvis ilian regnon, situa ĉe la baseno de la rivero Elbo. Kelkaj el ties integrantoj elmigris al Skandinavio kaj aliaj aliĝis kiel pagosoldatoj en la armeo de la Orienta Romia Imperio. Herulestro, Odoakro, elpostenigis la lastan romian imperiestron de Okcidento, Romulo Aŭgustulo (476), kaj estis nomumita reĝo de Italio fare de siaj trupoj. Li regis en Italio el 476 al 493, kiam la ostrogotoj venkis super lian armeon kaj instaliĝis en la Itala Duoninsulo.

Kiam ili setlis en Italio ili estis inter 30 kaj 35 mil personoj, laŭ Edward Arthur Thompson en Romans and Barbarians.[2]

Notoj redakti

  1. Barreras, David (2013). Breve Historia del Feudalismo.[rompita ligilo] Nowtilus. ISBN 978 84 9967 527 5. Alirita la 8an de Majo 2018.
  2. Jones, Michael E. (1998). The End of Roman Britain. Cornell University Press, pp. 267. ISBN 9780801485305.