Hervás estas hispana vilaĝo kiu troviĝas norde de la Provinco de Cáceres kaj pro tio de la regiono Ekstremaduro. Ĝi enhavas loĝantaron de 3.839 loĝ. laŭ statistiko de INE 2005. Ĝi troviĝas je 120 km de Cáceres kaj 90 de Salamanca. Ĝi estas administra centro de komarko Valo de Ambroz. La klimato estas milde kontinenta, kun varmaj someroj kaj malvarmaj vintroj. Ĝi estas unu el la lastaj vilaĝoj el la regiono Ekstremaduro antaŭ eniro en regiono Kastilio.

Hervás
municipo en Hispanio • urbeto

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10700
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Sergio Pérez Martín (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 4 062  (2008)
Loĝdenso 65 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 16′ N, 5° 52′ U (mapo)40.273888888889-5.8658333333333Koordinatoj: 40° 16′ N, 5° 52′ U (mapo) [+]
Alto 688 m [+]
Areo 59,78 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Hervás (Hispanio)
Hervás (Hispanio)
DEC
Hervás
Hervás
Situo de Hervás

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hervás [+]
vdr


Hervás sub neĝo
Ponto Fuente Chiquita

Historio redakti

Ekde ties fondiĝo la vilaĝo apartenis al Senjorejo de Béjar, en regno de Kastilio, pasante al administrado de la provinco de Cáceres sekve de administra reformo de 30 de novembro de 1833.

Fine de la 12-a jarcento la ĉevaliroj de la Orden del Temple (templanoj) konstruis ermitejon en zono konata kiel Santihervás, sub protekto de kristanaj martiroj Gervasio kaj Protasio, en fruktodona loko ĉerivera je unu kilometro de la Vía de la Plata (Arĝento Vojo). Tiu konstruaĵo estis la bazo de la domaro. Proksime de tiu templa ermitejo de Santihervás konstruiĝis kasteleton en zono jam konata kiel Hervás, en kies interno konstruiĝis paroĥa preĝejo de Sankta Maria. Dum jarcentoj 13-a kaj 14-a disvolviĝis la komenca vilaĝo ĉirkaŭ la fortikaĵo.

La juda kvartalo redakti

Ekde la la 15-a jarcento juddevenaj familioj instaliĝas en Hervás. Sekve kreiĝis la nune konata kiel juda kvartalo, aro da konstruaĵoj el tero kaj ligno ankoraŭ konservitaj laŭ sia tiama stato en la malalta zono de la vilaĝo pli proksima de la rivero Ambroz. Tiu kvartalo famigis la vilaĝon kaj estas unu el la plej famaj "judería" (juda kvartalo) el Hispanio.

Vidindaĵoj redakti

La Franciskana Malsanulejo konstruita en la 18-a jarcento, nuna sidejo de la urbodomo de Hervás. La Monaĥejo de la "Trinitarios", nune restadejo de la regiona registaro. La Muzeo Pérez Comendador -Leroŭ, lokita en la Palaco de Dávila , de la 18-a jarcento. La Paroĥejo de Sankta Maria, renesanca, kerno de la fondiĝo de Hervás, en la alta kvartalo de la vilaĝo.

Ekonomio redakti

La ĉefa industrio de Hervás ekde la 18-a jarcento ĝis la 19-a estis tekstila, kun ĝis kvin entreprenoj komence de la 20-a jarcento. Poste la industrio el ligno ĉefe de kaŝtanarbo, famigis kaj iel riĉigis la vilaĝon. Tiu industrio, kune kun manfarado nune vigliĝas. Lastatempe turismo, kun sekvaj servoj estas la ĉefa enspezokialo de Hervás.

Vidu ankaŭ redakti