Hespero (helene Ἕσπερος, latine HesperusEosphorus) estis en la helena mitologio filo la diino de matena ĉielruĝo Eoso kaj la Titano Astraio. Kiel lia patro estas ankaŭ nomata Giganto AtlasoKefalo, filo de la dio Hermo.

Hespero estas dio de la matena stelo kaj same ĝia perzonigo. Li leviĝis sur la ĉielo ankoraŭ antaŭ Eoso, diino de la matena ĉielruĝo, Aŭroro. Li estas ankaŭ nomata Vesperstelo, se li leviĝis vespere. Lia alia nomo estas Lucifero.

Li estis bildigata kiel junulo, kiu kun torĉo en la mano kuras antaŭ sia patrino. Ĉiumatene li alportis al la homoj matenan lumon.

En mitoj li estas prezentata patro de la traĥinia reĝo Keikso, fanatika maristo, kiu pagis pro sia senbrida aŭdaco kaj dum sovaĝa tempesto suferis ŝippereon kaj estis ĵetita bordon. Lia edzino Alkiono volis morti kun li, sed dioj nepermesis tion kaj transformis ilin en alcedojn. En la roma mitologio Hespero aperas sub la nomo Lucifero. Nur multe pli malfrue en la kristanaj libroj li rolas inferan princon pro sia rezista rilato al la Dio.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Éosforos en la ĉeĥa Vikipedio.