Hessische Bergstraße

La vinkultiva regiono Hessische Bergstraße – en Esperanto "hesia Monta Vojo" – situas en sudokcidenta Germanio. Ĝi difiniĝas kiel la nordo de la geografia regiono Bergstraße, do "Monta Vojo", kiu ĝenerale estas la transira zono inter la mezalta montaro Odenvaldo oriente kaj la vasta ebenaĵo de la rivero Rejno, cizita de ampleksaj glaĉeroj dum la lasta glaciepoko, okcidente – kiel la nomo klare indikas, temas pri tiu parto de la geografia regiono Bergstraße, kiu situas en la federacia lando Hesio. Ene de la federacia lando, la areo konsistigas la plejan sudon. Ekde la jaro 1971 la areo estas memstara vinkultiva regiono, antaŭe ĝi kune kun la sudo de la geografia regiono, Badische Bergstraße, do "badenia Monta Vojo", konsistigis la vinkultivan regionon Bergstraße. Krom la kerna parto de la vinkultiva regiono inter la komunumoj Seeheim-Jugenheim norde kaj Heppenheim sude, nomata "Starkenburg" laŭ la mezepoka fortikaĵo de Heppenheim, plia vinkultiva "insulo" ĉirkaŭ la urbeto Groß-Umstadt pli-malpli 30 kilometrojn pli nordoriente, ĉe la norda antaŭmontaro de la mezalta montaro Odenvaldo, plus tre malgranda vinkultiva teritorieto ankoraŭ pli norde de la kerna parto, en la komunumo Dietzenbach estas aldonaj partoj. La vinkultiva "insulo" en la urbeto Groß-Umstadt germanlingve efektive nomatas insulo – nome Odenwälder Weininsel, odenvalda vininsulo. La vinkultiva regiono havas nur 440 hektarojn da vitejoj kaj sekve estas inter la plej malgrandaj vinkultivaj regionoj de Germanio.

la vinkultivaj teritorioj de la regiono hesia Monta Vojo
rigardo de la vinkultivejo Stemmler norden al la monto Hemsberg

Situo redakti

La "hesia Monta Vojo" kovras teritorion ĉe la okcidentaj deklivoj de la mezalta montaro Odenvaldo inter la komunumoj Seeheim-Jugenheim kaj Alsbach norde ĝis la limo inter Hesio kaj Baden-Virtembergo sude de la urbeto Heppenheim. La plej grandaj vitejoj troviĝas inter Zwingenberg kaj Heppenheim. Kiel supre menciite, aldoniĝas la vitejoj de Groß-Umstadt kaj la vinkultiva teritorieto de Dietzenbach, kiuj geografie ne estas parto de la regiono "Bergstaße". Sude de la vinkultiva regiono limas la areo Badische Bergstraße de la vinkultiva regiono "Badenio".

La tuta regiono "Monta Vojo", kaj la nordo kaj la sudo, kompare al la ĉirkaŭaj pejzaĝoj havas aparte mildan klimaton, kiu favoras la kultivadon de vino. Aldoniĝas grundo favora por vitejoj. La pejzaĝo havas multajn krutajn deklivojn, kiuj aparte intense kolektas sunradiojn. Jam dum la komenco de printempo ĉiujare videblas la milda klimato, kiam ekfolias kaj iom poste ekfloras ĉerizaj, persikaj kaj migdalaj arboj multajn semajnojn antaŭ ol samspecaj arboj en aliaj partoj de Germanio.

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 49° 43' norde, 8° 37' oriente