ISO

het Bildt (53° 17′ N, 5° 40′ O (mapo)53.2833333333335.6666666666667) estas antaŭa municipo en la provinco Frislando (Nederlando) kun kiel ĉefloko Sint Annaparochie, kiu ekde la komenciĝo de 2018 estas parto de nova municipo Waadhoeke. Laŭ la stato de 2017 ĝi havis 10 610 loĝantojn kaj situas ĉe la Vadomaro kun 15,4 km da marbordo.

Municipo Het Bildt

Flago de la municipo Het Bildt

Blazono de municipo Het Bildt

Flago de la municipo Het Bildt Blazono de municipo Het Bildt
Situo de la municipo Het Bildt
nederlanda municipo • former grietenij
Provinco Frislando
Ĉefloko Sint Annaparochie
Areo
 - Tero
 - Akvo
116,48 km²
90,60 km²
25,88 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
10610 (2017)
121 loĝ./km²
Geografia situo 53° 17′ N, 5° 40′ O (mapo)53.2833333333335.6666666666667Koordinatoj: 53° 17′ N, 5° 40′ O (mapo)
Het Bildt (Nederlando)
Het Bildt (Nederlando)
DEC
Het Bildt
Het Bildt

Map

Gravaj trafikaj arterioj N393
CBS-municipokodo 0063
Telefona kodo 0518
Poŝtkodo 9047, 9075–9079
Oficiala retejo http://www.hetbildt.nl/
vdr

La nomo het Bildt venas de opgebild, kio signifas «surŝlimita».

La grundo (marargilo) estas tre fekunda, kaj la regiono vivas de agrikulturo; precipe cepoj kaj plantterpomoj.

Het Bildt estis plejparte setlita de homoj el la Sud-Holando; rezulto de tio estas ke la ĝenerale parolata lingvo estas Bildts, dialekto kiu estas miksaĵo de la nederlanda (kiel ĝi estas parolata en la Suda Holando) kun la frisa.