Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Heta KESÄLÄ (17 decembro 1934 – 14 februaro 2009) estis finna esperantistino, honora membro de UEA ekde 2005.

Heta Kesälä
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1934 (1934-12-17)
Morto 14-an de februaro 2009 (2009-02-14) (74-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Kesälä lernis Esperanton kiel devigan fakon en la lernejo en Somero kaj en pli libera formo en lerneja klubo post la instruhoroj. Ŝi ekaktivis en la Esperanto-movado post la la 54-a Universala Kongreso en Helsinko 1969. Ekde tiam ŝi partoprenis preskaŭ ĉiun Universalan Kongreson. Longtempe ŝi servis en diversaj funkcioj en la estraro de Esperanto-Klubo de Helsinko. De 1973 ĝis 1995 ŝi estis estrarano de Esperanto-Asocio de Finnlando, kies honora membro ŝi fariĝis en 2005.

Ekde 1975 ŝi estas delegito de UEA kaj ekde 1976 fakdelegito pri komputiloj kaj turismo. Ŝi estis vicprezidanto de LKK de la 80-a UK en Tampereo en 1995. Same kiel siatempe ŝia lerneja instruisto Joel Vilkki, Heta Kesälä servis kiel ĉefdelegito kaj kotizperanto de UEA de 1990 ĝis 2005.