Heterotrofo

vivulo kiu ingestas organikan karbonon (anstataŭ sorbi karbonan dioksidon) por produkti energion kaj sintezi biologiajn kemiaĵojn
(Alidirektita el Heterotrofa)

Je biologio, heterotrofo, aŭ alinutreco, estas la vivmaniero de tiuj organismoj, kiuj uzas la energiotransformon de aliaj organismoj. Tiaj organismoj nomiĝas heterotrofulojalinutruloj. La vorto "heterotrofa" venas el la greka lingvo kaj signifas laŭvorte: sin nutranta el aliaj (eteros - fremda, aliulo; trophe - nutrado).

Ĉiuj animaloj kaj fungoj estas heterotrofuloj; tiuj uzas, por sia korpokonstruo, la materialojn konstruitajn far aliaj organismoj. La foruzo de la nutraĵo (digestado) okazas ĉe animaloj enkorpe, ĉe fungoj ekstere.

La plimulto de plantoj estas aŭtotrofuloj, kiuj uzas por kombini organikajn molekulojn nur la sunlumon, karbonan dioksidon, akvon, kaj neorganikajn mineralojn.

Vidu ankaŭ redakti