Hetvehely [hetvehej], germane Hetfhell, kroate Tević estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Szentlőrinc. La loknomo signifas hungare: lundoloko (komprenu: loko, kie okazas bazarado-foirado lunde).

Preĝejo de Hetvehely

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Hetvehely situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ la fervoja linio Budapeŝto-Pécs.

Historio redakti

La unua mencio okazis en 1542 en formo Hethfehel. Ĝi senhomiĝis pro la turkoj post la mezepoko. La refondiĝoj fare de hungaroj kaj germanoj okazis en la 18-a jarcento. En 1979 la proksima vilaĝeto Kán aliĝis al Hetvehely. En 2001 vivis tie 8 % germanoj, 9 % ciganoj.

En Hetvehely migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti