Hezikasmo (el la malnova greka lingvo: ἡσυχασμός hesychasmos, el ἡσυχία hesychia = kalmo, paco, trankvilo, senzorgo) estas doktrino kaj asketa praktiko disvastiĝinta inter la monaĥoj de la kristana Oriento ekde la tempoj de la Patroj de la dezerto (4-a jarcento).

Celo de hezikasmo estas la interna paco de la animo, unuiĝinte kun Dio kaj harmoniiĝinte kun la kreitaro. Hezikio kiel soleco, hezikio kiel silento, hezikio kiel paco.[1]

Origino de la asketa kaj mistika praktikoj redakti

Disvastigita de Evagrio Pontico (4-a jarcento) kaj de aliaj spiritaj majstroj inter kiuj elstaras sankta Johano Klimako aŭtoro de la Eskalo de Paradizo[2], la praktiko de hezikasmo estas ankoraŭ viva en la monaĥejoj de Monto Athos de la Ortodoksa Eklezio. Sur Athos ĝi ricevis decidan impulson per la iniciatemo de Gregorio Palamas (forpasinta en 1359) kaj en la sekvaj jarcentoj per la verkoj de teologoj kaj mistifikistoj kolektitaj en la Filokalio.

Priskribo de la hezikasmaj ekzercoj redakti

Hezikistoj, kiu revigliĝis en la 14-a jarcento, praktikas la tieldiritan preĝon de Jesuo aŭ “preĝo de la koro”, kiu konsistas en la ripetado de la sama formulo, laŭ la spira ritmo: (Sinjoro Jesuo Kristo, Difilo, kompatu min pekulon (mezepokgreke: Κύριε Ιησού Χριστέ, Yιέ Θεού ελέησον με τον αμαρτωλό). Tia preĝo – renomigita nuntempe per la Rakontoj de rusa pilgrimulo, de anonimo de la 19-a jarcento, ofte plenumita kun kapo klinita sur la brusto, sugestis al iliaj kontraŭuloj la mokon de praktikado de “onfaloskopio”, nome kontemplo de sia umbiliko.

Akuzo pri herezo kaj teologia debato redakti

Tiu mistika doktrino dekomence provokis fortajn kontrastojn en la bizanca imperio ĉirkaŭ la 14-a jarcento. La kontrasto, kiu havis politikajn implikaĵojn, akre dividis la religiajn ĉefojn de la imperio laŭ almenaŭ dek jaroj (1341-1351 ĉirkaŭ), damaĝante ankaŭ la rezistan kapablon antaŭ la minaco de la Turkoj.

Fine, konsiderita plene ortodoksa de multaj spiritaj majstroj kaj religiaj ĉefoj, tiu asketa ekzerco - fakte, formo de kristana meditado – influis la revigliĝon de la monaĥismo en la kristana Oriento kaj aparte en la slava mondo

Referencoj redakti

Literaturaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti