Hi-Brazilo (Hy-Brazil kaj aliaj variaĵoj: «O'Brasil», nun irlanda familinomo, kaj «Hy Bressail») aŭ simple Insulo de Brazilo estas mitologia insulo de Atlantiko ligita al legendo de Sankta Brendano kaj al legendo de feliĉa insulo komuna al ĉiuj hindeŭropaj kulturoj (Atlantido, Avalono, Insulo de Hisperidoj, Antilio, Drogio, Emparedada, Estotilando, Grocelando, ktp.).

Mezepokaj mapoj montras ofte la Insulon Hi-Brazilon, samekiel Antilion, la Insulon de Sankta Brendano, la Sep Urbojn kaj la Feliĉajn Insulojn. Meze de 14-a jarcento Hi-Brazilo ofte aperas en Norda Atlantiko centre kaj okcidente.

Tiu nomo "Brazilo" antaŭ 1500, laŭ kelkaj studantoj, nuligus la teorio laŭ, kiu la nomo Brazilo por la lando signifus "fajrruĝa". Por ili, la lando ricevis sian nomon pro la legendo, simile al Antiloj, kiuj ricevis sian nomon pro la legenda Antilio.

La serĉo al Hi-Brazilo estis konstanta. Unue okcidente de Irlando, post proksime al Acoroj, kie la nuna insulo Terceira ricevis tiun nomon antaŭ 1500.

Kartografio redakti

Tiu insulo, laŭ Paulo Pereira, aperis el keltaj legendoj kaj iris al kartografio en 13-a jarcento. Ĝi aperis en Katalunio (1325-1330), post en mapo de Dulcert en 1339, en mapo de fratoj Pizagani (ĉ. 1375-1378), en mapo de veneca kartografo Andrea Bianco (1436) (kiu havas aldonoj rilataj al novaj maraj vojaĝoj). La insulo aperis en mapo de Atlantiko de Zuane Pizzigano kaj en anonima mapo nomata "Mapo de Weimar" ambaŭ de 1424, kiu ankaŭ montras la realajn Acoroj kun la mitologiajn insulojn Antilio, Satana, Sajo kaj Imano. Tiuj nomoj de insuloj aperis denove en mapo de ĝenova kartografo Battista Beccario (1435) sed klare rilatas al Acoroj, kiujn li nomis "nove malkrovitajn insulojn". Bartolomeu Pareto (1455) kaj (Gracioso Benincasa) (1470 kaj 1482) ankaŭ nomas Acorojn per nomo "Brazilo". Portugala historiisto Armando Cortesão, pro tiuj mapoj, sugestis ke eŭropanoj konis Acorojn, aŭ eĉ Antiljon aŭ eĉ Ameriko antaŭ 14-a jarcento.

Eĉ post la nomo "Brazilo" esti fiksita kiel nomo de nuna lando, la mitologia "Hi-Brazilo" aperis en la mapo de Fernão Vaz Dourado en 1568.

Bibliografio redakti

PEREIRA, Paulo, Enciclopédia dos Lugares Mágicos de Portugal, vol. 8, Lisboa, 2006

Eksteraj ligiloj redakti

[1].