Hiadoj (astronomio)

malfermita stelamaso en konstelacio Taŭro
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri stelamaso . Por aliaj signifoj vidu la artikolon Hiadoj.

La Hiadoj estas la malfermita stelamaso plej proksima de Suno (151 lumjaroj). Ĝi entenas 400 al 500 stelojn kiuj havas komunajn ecojn, kiel la aĝo aŭ la kemia komponiĝo. Oni vidas ĝin nudokule.

Hiadoj
Stelamaso Listo de stelamasoj
malfermita stelamasostelamaso
Historio de esploro
Trovinto
Dato de trovo Konata de antikva tempo
Indikoj Mellote 25, Collinder 50
Observaj datumoj
(Epoko J2000.0)
Speco Malfermita stelamaso
Rektascensio 04h 27m
Deklinacio +15° 52′
Distanco 151 lj, aŭ 46,34 pc
Videbla magnitudo (V) 0,5
Fota magnitudo (B)
Videblaj ampleksoj (V) 330'
Konstelacio Taŭro
Fizikaj propraĵoj
Maso 320 M☉
Radiuso 65 lj
Absoluta magnitudo (V)
Aĝo 625 milionoj da jaro
Propraĵoj
vdr
Brilaj steloj de la Hiadoj

La kvar plej brilaj steloj de la amaso estas ruĝaj gigantoj kiuj komencis iliajn vivojn sur la ĉefa sekvenco, kiel steloj de spektra klaso A. Iliaj indikoj estas Gama, Delta, Gama, Epsilono kaj Teto Tauro kiuj formas V-forman stelaron figurantan la kapon de la Taŭro. Necesas rimarkigi, ke Aldebarano, kiu estas en tiu asterismo, ne estas ano de la Hiadoj, ĉar ĝi situas al nur 65 lumjaroj de Suno.

Oni trovas la Hiadojn, plilongigante la zonon de Oriono en la direkto de la Plejadoj.

La nomo de la stelamaso, konata de la antikva tempo, venas de la fratinoj Hiadoj eterne plorantaj nimfoj kiuj anoncas la pluvan sezonon

Eksteraj ligiloj redakti