Hidacio

hispania episkopo

Hidacio, literumita latine kiel Hydatius kaj Idacius (ĉ. 400 – ĉ. 469) estis malfrua okcidenta romia verkisto kaj pastro. Episkopo de Aquae Flaviae en la Romia provinco Gallaecia (preskaŭ certe ei la nuntempa Chaves, Portugalio, en la nuntempa Distrikto Vila Real), li estis la aŭtoro de kroniko de sia propra epoko kiu havigas utilegajn informojn prid la historio de Hispanio en la 5-a jarcento.

Hidacio
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 399 (0399-11-30)
en Xinzo de Limia
Morto 30-an de novembro 468 (0468-11-30) (69-jaraĝa)
Lingvoj latina
Ŝtataneco Roma regno
Okupo
Okupo historiistopresbiteroverkisto
Verkoj Chronicle of Hydatius
vdr

Kiel episkopo li devis elturniĝis kun la apero de neromiaj povoj, speciale serio de reĝoj de Suevoj, en provinco kie la imperia kontrolo iĝis pli kaj pli nur teoria dum sia vivotempo. La Suevoj estis setlintaj en Gallaecia en 411, kaj estis konstanta konflikto inter ili kaj la la hispanromiaj lokanoj. Tiukadre, Hidacio partoprenis en delegitaro de la jaro 431 por peti helpon kontraŭ la Suevoj el la generalo Flavio Aecio, nome la plej grava reprezentanto de la imperia regado en Okcidento.

Krome li luktis kontraŭ herezon ne nur en sia areo, sed ankaŭ en la tuta Hispania. Tiukadre li estis en kontakto kun tiamaj gravaj episkopoj kiel Toribio de Astorga kaj Antonino de Mérida. Kun Toribio, li petis al la papo Leono la 1-a helpon kaj konsilon prie. Kvankam Hidacio klare karakterizis hispanajn herezulojn kiel maniĥeanoj, ĝenerale oni supozas, ke li celis priscilianistojn, nome sekvantoj de la asketa epiiskopo Prisciliano, kiu estis kondamnita kiel herezulo fare de kelkaj koncilioj kaj ekzekutita kiel magiisto fare de la imperiestro Magno Maksimo ĉirkaŭ la jaro 385. Hidacio ŝajne estis kidnapita kaj malliberigita dum ioma tempo en 460 fare de lokaj malamikoj, kio sugestas, ke li ludis gravan rolon en la interna politiko de la romia Gallaecia.

Hidacio verkis kronikon laŭ stilo de Hieronimo el Stridono kaj Eŭzebo de Cezareo, modelo tre populara tiama, konsistanta en lokigo de la historio de la homaro en la kunteksto de linia direkto el la biblia kreo kaj kies fino estis intencita kiel la dua alveno de Kristo. Hidacio verkis pri okazaĵoj inter 379 kaj 468. Kvankam lia dekomenca intenco estis verki universalan kronikon, li centriĝis en Gallaecia, kun enfazo al problemoj pro la priscilianismo kaj la alveno de suevoj kaj visigotoj.

Verkoj redakti

  • Hydatii Gallaeciae episcopi Chronicon
  • Fasti Idatani (atribuita)