Hidalgo (subŝtato)

(Alidirektita el Hidalgo (Meksiko))
Vidu ankaŭ la apartigilon Hidalgo.

Hidalgo (hispana prononco iDALgo) estas subŝtato de Meksiko. Ĝi situas centre de la lando, norde de Meksikurbo kaj la subŝtato Meksikŝtato.

Hidalgo
Federacia subŝtato
Blazono
subŝtato de Meksiko [+]

LandoMeksiko

Supermara alteco1 918 m [+]
Koordinatoj20° N, 99° U (mapo)20.478333333333-98.863611111111Koordinatoj: 20° N, 99° U (mapo)
ĈefurboPachuca de Soto
- koordinatoj20° N, 99° U (mapo)20.478333333333-98.863611111111Koordinatoj: 20° N, 99° U (mapo) [+]
Plej alta punktoCerro La Peñuela [+]
Plej malalta punktoHuejutla de Reyes (komunumo) [+]
Areo20 821,4 km² (2 082 140 ha) [+]
Loĝantaro2 858 359 [+] (2015)

ŜtatestroOmar Fayad

HorzonoUTC-06:00 [+]
Poŝtkodo42-43 [+]
ISO 3166-2MX-HID

Hidalgo (subŝtato) (Tero)
Hidalgo (subŝtato) (Tero)
situo de Hidalgo en Meksiko

Hidalgo (subŝtato) (Hidalgo)
Hidalgo (subŝtato) (Hidalgo)
DEC

Map
Hidalgo

Vikimedia Komunejo:  Hidalgo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ĝi dividiĝas en 84 komunumojn (municipojn). Vidu ankaŭ la liston en komunumoj de Hidalgo. Ĝia ĉefurbo estas Pachuca de Soto. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2:MX estas "MX-HID". Ĝi havas areon de ĉirkaŭ 20 000 km² kaj loĝantaron de 2,2 milionoj. Ĝi estas ene de la Baseno de Meksiko, nome arigo de kvar valoj en la centra parto de la teritorio de Meksiko.

La provinco ekestis dum la batalo de Benito JUÁREZ kontraŭ Maksimiliano de Habsburgo, kiam Juárez provizore dividis la regionon ĉirkaŭ la ĉefurbo al la nunaj teritorioj Meksiko (provinco), Hidalgo kaj Morelos. Post lia venko la tri teritorioj preferis ne rekuniĝi, kaj en 1860 ricevis la statuson de provinco (subŝtato).

En la provinco situas la urbo Tula, kun ruinaro de la antaŭkonkera urbo Tollan, supozata iama ĉefurbo de la tolteka regno.

La subŝtato estas nomita honore al Miguel Hidalgo y Costilla, nacia heroo de la meksika lukto por sendependeco, kiu estis insurekcia militisto kaj pastro de Nova Hispanio, kaj nuntempe oni konas lin kiel "Patro de la Patrujo".

En la hispana lingvo la vorto "hidalgo" signifas la bazan gradon de nobeleco. Sed la nomo de la ŝtato laŭdire honoras faman respublikanon, la pastron Miguel Hidalgo Y Costilla, kiu batalis por la sendependiĝo disde Hispanio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti