Hidraŭlika panelo

Hidraŭlika panelo estas supervidebla aranĝo de hidraŭlikaj regelementoj de la tuta hidraŭlika cirkvito aŭ de ĝia parto sur tabulo aŭ en kadro, entenanta ankaŭ ĉiujn necesajn reciprokajn interkonektojn de tiuj ĉi regelementoj. Ĝi ebligas bonan aliron por ties alĝustigado, regulado kaj riparado. Hidraŭlika panelo kutime havas centrajn alkonektojn por enira kaj returna kondukiloj kaj iufoje oni ĝin starigas senpere sur la rezervujon kun pumpiloj.