Hierarkio de la morto

Hierarkio de la morto estas esprimo uzata fare de ĵurnalistoj, sociaj scientistoj kaj akademikuloj por priskribi malproporcian atenton al diversaj mortoj ĉirkaŭ la mondo.

Laŭ ĝenerala observado de prezento de mortoeventoj en la amaskomunikiloj, oni povas konstati kelkajn ĝeneralajn trajtojn de hierarkio de la morto: enlanda morto favoratas en la amaskomunikoloj al eksterlanda morto, morto en riĉaj landoj estas pli forte reprezentita ol morto en malriĉaj landoj, prezento de morto de blankuloj favoratas al morto de homoj kun malhela haŭtkoloro kaj morto en daŭra konflikto atingas etan amaskomunikilan atenton.

Historio redakti

La unua uzo de la esprimo estas ligita al brita amaskomunikila komentisto Roy Greenslade, kiu verkis pri ne-novaĵ-eco de tiuj, kiuj mortis dum la Nord-Irlanda konflikto. Greenslade daŭrigas sian kritikon pri tiu fenomeno, inklude la amaskomunikilajn reagojn al la bombeksplodoj dum la Bostona maratono.

Simila fenomeno redakti

La hierarkio de la morto estas simila al la sindromo de la malaperinta blanka virino.

Sciigoj pri "bus-plonĝo": mallonga evento pri busakcidento en fora lando, uzata por plenumi vakantajn spacojn en ĵurnalo.