Hieronymus Tilesius

Hieronymus TILESIUS (naskiĝinta la 20-an de novembro 1529 en Jelenia Góra, mortinta la 17-an de septembro 1566 en Mühlhausen) estis germana teologo kaj reformisto en Mühlhausen kaj Cheb. Ĉirkaŭ en 1554 li nuptis Sibylla von Böldigk († 1606) kun kiu li havis dek infanojn.

Tilesius-gimnazio de Mühlhausen: ĝi nomiĝas ne laŭ Hieronymus sed la naturscienculo Wilhelm Gottlieb Tilesius. Tamen implicite ankaŭ honoratas Hieronymus kiu renovigis la lernejan sistemon siatempe!

Vivo redakti

Estante filo de urbestro li iĝis en la aĝo de 15 jaroj disĉiplo de la fama silezia instruisto Valentin Trozendorf, lernejestro de la gimnazio de Złotoryja. En 1548 Tilesius ekstudentis ĉe la Universitato de Lepsiko filologion, dum Georg Joachim Rheticus malfermigis lin pri natursciencaj temoj kaj Bernhard Ziegler lernigis al li lingvojn. En 1549 Tilesius li bakalaŭriĝis pri filozofio kaj en 1552 li magistriĝis je la sep liberaj artoj. Laŭ rekomendo de Ziegler li elektis studon pri teologio. Pro tio Tilesius iĝis predikisto ĉe Nikolao-kirko kaj bakalaŭriĝis en 1554 pri teologio.[1].

Samjare ankoraŭ li iĝis supera paroĥestro de la ĉefpreĝejo de Zörbig. En la 28.11.1555 li ekfunkciis kiel supera paroĥestro kaj superintendanto en Delitzsch; ekzakte samtitole li ekigis sian deĵoron en septembro 1557 ĉe la Preĝejo Sankta Blazio (Mühlhausen).

Graveco redakti

Tilesius kontrolis, post kontraŭreformaciaj tendencoj kaj agadoj, la (re)enkondukon de la luteranismaj kredo kaj ordo en la urbo. Krom refortigo de komunumaj fundamentoj gravis memkompreneble la novorganizado de la eduka sistemo. Sed Tilesius ankaŭ ekstere de Mühlhausen aktivis: inter novembro 1564 kaj februaro 1565 li troviĝis en Bohemio, en Cheb kaj iĝis ĉefa garantianto de la tiea sukceso de la nova kredo. Dum la lastaj vivojaroj li dediĉis sin al la eldono de la teatraĵo Frau Jutten de Dietrich Schernberg, kiu publikigitis en 1565 en Eisleben. Intrige temas pri la legendo de papino Johana.

Postmorte oni starigis je lia honoro en la Mario-kirko de Mühlhausen epitafon. En 1569 kreis por li Lucas Cranach la Juna epitafan bildon Christus am Kreuz (pri la krucumita Kristo) sur kiu videblas la familio de Tilesius. Nordokcidente de la urbokerno portas strato Mühlhausen ties nomon. Por alia Tilesius, la naturscienculo Wilhelm Gottlieb Tilesius von Tilenau, nomitis gimnazio en Mühlhausen.[2]

Referencoj redakti

  1. kp. Matr. UL ä.R. III., p. 874 (interrete)
  2. hejmpaĝo gimnazia

Literaturo redakti

  • Gustav Schollmeyer: M. Hieronymus Tilesius, der Reformator Mühlhausens. Eine Skizze seines Lebens mit den von Ludw. Helmbold, Donatus Groß und Vitus Kleinschmidt auf seinen Tod verfaßten Trauergesängen. Julius Fricke, Halle (Saale), 1883 (interrete)
  • Art. „Tilesius, Hieronymus“ von Hugo Holstein ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 38 (1894), p. 298 (tie ĉi interrete)
  • Otto Hübner: Die Mühlhäuser Familie Tilesius von Tilenau. Ĉe: Kunz von Brunn: Mühlhäuser Geschichtsblätter. Zeitschrift dess Altertumsvereins für Mühlhausen in Thüringen und Umgebung. Verlag Carl Albrecht, Mühlhausen 1905, p. 54 ss. (interrete). Vidu ankaŭ Otto Hübner: Nachträge zur Genealogie Tilesius. Ĉe: Ernst Brinkmann: Ebd. Mühlhausen, 1936, Bd. 33–35, p. 173 (interrete)
  • Alfred Eckert: Die deutschen evangelischen Pfarrer der Reformationszeit in Westböhmen. Johannes Mathesius Verlag, Rappenau-Obergimpern, 1974/76, p. 118 ff.
  • Veronika Albrecht-Birkner: Pfarrerbuch der Kirchenprovinz Sachsen. Evangelische Verlagsanstalt, Leipzig, 2008, ISBN 978-3-374-02140-6, Bd. 8, p. 571