Hierro (filmo)

hispana drama filmo de 2009

Hierro estas hispana drama filmo de 2009 reĝisorita de Gabe Ibáñez kaj protagonistigita de Elena Anaya. Ĝi estis filmita en la insulo Hierro (Kanarioj) kaj estis la unua longa filmo de la reĝisoro Gabe Ibáñez.

Hierro
filmo
Originala titolo Hierro
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2009
Ĝenro fantasta filmo
Reĝisoro(j) Gabe Ibáñez
Scenaro Javier Gullón
Filmita en Madrido • Kanarioj
Loko de rakonto Kanarioj
Muziko de Zacarías M. de la Riva
Rolantoj Elena Anaya • Bea Segura • Mar Sodupe • Belén Cuesta
Produktinta firmao Telecinco 
AXN
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

María (Elena Anaya) iras feritempe al la insulo Hierro, kun sis filo Diego. Survoje la infano malaperas en la pramŝipo. Deprimita, kaj sen ajna indiko pri kio okazis al ŝia filo, ŝi eksuferas koŝmarojn kaj novan timegon al akvo. Post ses monatoj, María ricevas alvokon ke oni trovis infanon, pro kio ŝi devas reveni al la insulo kaj malkaŝi misterojn.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Elena Anaya ... María
  • Bea Segura ... Laura
  • Mar Sodupe ... Tania
  • Andrés Herrera ... Antonio
  • Miriam Correa ... Julia
  • Kaiet Rodríguez ... Diego
  • Javier Mejía ... Matías
  • Hugo Arbues ... Mateo
  • Raquel Salvador ... Elena
  • Jorge Lobo ... Ŝipestro

Referencoj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hierro (película) en la hispana Vikipedio.