High Noon (anglalingve por Precize tagmeze) estas vakera filmo ("vesterno") el 1952, kaj la plej ŝatata filmo de Prezidanto Bill Clinton. Ĝi rakontas laŭ reala tempo pri usona marŝalo, kies nova edzino estas kvakerino, kaj kiu devas kontraŭi rondon da murdistoj nursole. Ĝi estas konsiderata de filmkritikistoj kiel unu el la plej bonaj ekzemploj de vesternoj, kaj montras tiom, kiom sukcesas atingi unu kuraĝa homo, eĉ tute sola kaj sen la subteno de la socio. Ĝi gajnis kvar Akademiajn Premiojn, kaj kandidatiĝis por pliaj tri, inkluzive de la premio por la plej bona filmo.

Precize tagmeze
Gary Cooper en High Noon
Gary Cooper en High Noon
filmo
Originala titolo High Noon
Produktadlando  Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 7-a de julio 1952
Daŭro 85 minutoj
Ĝenro vakera filmo
Kameraado Floyd Crosby
Buĝeto Usona $750.000
Reĝisoro(j) Fred Zinnemann
Produktisto(j) Stanley Kramer
Carl Foreman
Scenaro Carl Foreman
Laŭ la verko de John W. Cunningham
Filmita en  Usono
Loko de rakonto KansasoNov-Meksiko
Muziko de Dimitri Tiomkin
Ĉefrolantoj Gary Cooper
Grace Kelly
Lloyd Bridges
Katy Jurado
Thomas Mitchell
Ian MacDonald
Produktinta firmao United Artists
Distribuo United Artists
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Aktoro • Akademia Premio por la Plej Bona Filmoredaktado • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Muziko por Dramo aŭ Komedio • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

La filmo estis direktita de reĝisoro Fred Zinnemann, eble tiam disputebla elekto, ĉar la produktistoj estis malcertaj, ĉu aŭstra judo kapablas direkti tian filmon. Zinnemann estis forte influita de la libroj de Karl May, kiujn li legis dum infanaĝo.

Aperas en la filmoj steluloj Gary Cooper, Grace Kelly kaj multaj aliaj.

High Noon estis elektata de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial konservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.