High Point (Norda Karolino)

High Point (prononcita HAJ Pojnt ("Alta Pinto"), koordinatoj: 35° 58′ 14″ N 79° 59′ 51″ U / 35.97056 °N, 79.99750 °U / 35.97056; -79.99750 (mapo)) estas urbego en la regiono Piedmont Triad de Norda Karolino (Usono) kun 97 796 loĝantoj (laŭ Usona Censo Oficejo de julio 2006). Laŭ taksoj en julio 2007 estis ĉ. 104 400 loĝantoj. High Point tiel estas la 8-a plej granda municipo en Norda Karolino.

High Point
urbo de Usono • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 114 059  (2020) [+]
Loĝdenso 776 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 58′ N, 80° 0′ U (mapo)35.970555555556-79.9975Koordinatoj: 35° 58′ N, 80° 0′ U (mapo) [+]
Alto 286 m [+]
Areo 146,898016 km² (1 468 9.8 016 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
High Point (Norda Karolino)
High Point (Norda Karolino)
DEC
High Point
High Point
Situo de High Point
High Point (Usono)
High Point (Usono)
DEC
High Point
High Point
Situo de High Point

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo High Point, North Carolina [+]
vdr
Urbomezo de High Point

Bazaj informoj redakti

High Point estas konata pro siaj mebloj, teksaĵoj, kaj aŭtobus-fabrikejo. En Usono ĝi estas konsiderata la "Meblo Ĉefurbo de la Mondo" kaj "La Internacia Urbo de Norda Karolino" pro sia Meblo Merkato, okazinta ĉiun duonon jaron, kiu allogas 100.000 eksponantojn kaj aĉetantojn el la tuta mondo.

En la urbo troviĝas la universitato High Point, privata universitato posedata de institucio filiigita al la metodista eklezio kaj fondita en 1924, kaj la universitato Laurel (nomita la kolegio John Wesley ĝis 2011), privata kristana universitato. La urbo ankaŭ havas unu el la malmultaj Bentley-aŭtovendejoj en la usona sudoriento.

Plej granda parto de la urbo troviĝas en la kantono Guilford, sed la teritorio ankaŭ etendiĝas sur la najbaraj kantonoj Randolph, Davidson, kaj Forsyth. High Point estas la sola nordkarolina urbo, kiu plivastiĝas en kvar kantonoj.