Hilberta sternaĵo
sternaĵo modelita laŭ hilberta spaco
(Alidirektita el Hilberta dukto)
En matematiko, hilberta sternaĵo estas sternaĵo modelita en hilberta spaco. Tial ĝi estas topologia spaco en kiu ĉiu punkto havas najbarecon homeomorfan al hilberta spaco. Hilbertaj sternaĵoj estas unu el eblaj specoj de sternaĵoj en malfiniaj dimensioj.