Hilda de WhitbyHild de Whitby (naskiĝis ĉ. 614, mortis la 17-an de novembro 680) estas kristana sanktulino agnoskita de la katolika kaj anglikana eklezioj, kiuj festas ŝin la 17-an respektive la 19-an de novembro.

Sankta
Hilda de Whitby
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 614 (0614-01-01)
en Anglio
Morto 17-an de novembro 680 (0680-11-17) (66-jaraĝa)
en Whitby Abbey
Religio kristano vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Whitby Abbey vd
Ŝtataneco Deira vd
Familio
Patro Hereric vd
Gefratoj Hereswith vd
Profesio
Okupo monaĥino vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hilda naskiĝis kiel pranevino de la reĝo Edwin de Northumbria. Ŝi estis baptata en 627, kiam la reĝo kaj sia familio fariĝis kristanoj. En la aĝo de 33 jaroj ŝi fariĝis monaĥino. Ekde 649 ŝi estris la monaĥejon Hartlepool. En la jaro 657 ŝi fondis la duoblan monaĥejon Streaneshalch, la hodiaŭan abatejon Whitby (Whitby Abbey).

Hilda estas patronino de l’edukado, de la kulturo kaj de la poezio. Kiel tia oni elektis ŝin protektino de multaj porvirinaj lernejoj ekestintaj fine de la 19-a jarcento kiel ekzemple la "College of St Hild and St Bede" de la universitato de Durham aŭ la St Hilda's College de la universitato de Oxford.

Literaturo redakti

  • Bede; (1996). The Ecclesiastical History of the English Church and People, Oxford University Press, World classics series.
  • Bradley, Ian; (1999). Celtic Christianity, Edinburgh University Press.
  • Cavill, Paul; (1999). Anglo-Saxon Christianity: exploring the earliest roots of Christian spirituality in England, Fount paperback.
  • Hume, Basil (1996). Footprints of the Northern Saints, Darton, Longman & Todd.
  • Warin, Anne (1989). Hilda, Lamp Press.

Ŝablono:Wikisourcelang