Hildegard Frieda Albertine KNEF (naskiĝis la 25-an de decembro 1925 en Ulm, mortis la 31-an de januaro 2002 en Berlino) estis germana aktorino, kantistino kaj verkistino.

Hildegard Knef
Persona informo
Hildegard Knef
Naskonomo Hildegard Frieda Albertine Knef
Naskiĝo 28-an de decembro 1925 (1925-12-28)
en Ulm
Morto 1-an de februaro 2002 (2002-02-01) (76-jaraĝa)
en Berlino
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Waldfriedhof Zehlendorf vd
Lingvoj germanaangla vd
Loĝloko Kleinmachnow vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Edz(in)o David Cameron vd
Amkunulo Boris Vian vd
Infanoj 1
Parencoj Catherine Schell vd
Profesio
Alia nomo Hildegard Neff vd
Okupo aktoroverkistokantisto • aŭtobiografo • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • diskografa artisto vd
Aktiva dum 1944– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Fine de la 1940-aj jaroj ŝi furoris en diversaj filmoj montrantaj la malfacilan situacion postmilitan. En la filmo "Die Sünderin" ŝi dummomente montris sin nude kaj kaŭzis la ĝis tiam plej grandan skandalon en la germana kinohistorio. La filmo tamen (aŭ ĝuste pro tio) fariĝis sukceso.

Poste la aktorino ankaŭ famiĝis en Usono, kie ŝi nomis sin Hildegarde NEFF kaj krom en filmroloj tre sukcese aktoris en la Broadway-muzikalo "Silk stockings". Apud sia aktora kariero ŝi en la 1960-aj jaroj pli kaj pli dediĉis sin al la kantado de kanzonoj, kaj ŝia raŭka voĉo (eble kaŭzata pro la 40-60 cigaredoj, kiujn ŝi potage fumis) plaĉis al la publiko.

En la 1970-aj jaroj ŝi komencis trian karieron: la verkadon. Ŝiaj verkoj estas ĉefe membiografiaj kaj priskribas interalie ŝian batalon kontraŭ la kancero. La 31-an de januaro 2002 Hildegard Knef mortis en Berlino.

En la jaro 2009 aperis la filmbiografio Hilde, kun Heike Makatsch en la ĉefrolo.

Listo de filmoj redakti

  • Unter den Brücken (Germanio, 1945)
  • Die Mörder sind unter uns (Germanio, 1946)
  • Film ohne Titel (Germanio, 1947)
  • Die Sünderin (Germanio, 1950)
  • Decision Before Dawn (Usono, 1951)
  • The Snows of Kilimanjaro (Usono, 1952)
  • Nachts auf den Straßen (Germanio, 1952)
  • Landru (Francio, 1963)
  • Fedora (Germanio/Usono/Francio, 1977)

Listo de diskoj redakti

  • So oder so ist das Leben (1962)
  • Hildegard Knef spricht und singt Kurt Tucholsky (1965)
  • 17 Millimeter (1999)

Listo de Libroj redakti

  • Der geschenkte Gaul (1970)
  • Das Urteil (1975)
  • Romy (1983)

Eksteraj ligiloj redakti