Himno de Mordvio estas unu el oficialaj simboloj de Mordvio (respubliko en Rusio). Ĝi konsistas el tri partoj en naciaj lingvoj de Mordvio: rusa, mokŝa kaj erzja. Nacilingve ĝi titoliĝas Шумбрат, Мордовия! en la mokŝa kaj erzja, kaj Радуйся, Мордовия! en la rusa - tradukebla pli-malpli kiel "Prosperu, Mordvio!".