Hinchingbrooke School

Hinchingbrooke School [HINĉingbruk skol], aŭ la Hinĉinbruklernejo, estas granda altnivela lernejo, kiu lokiĝas ĉe la ĉirkaŭaĵo de Huntingdon en Kambriĝŝiro, historie en Huntingdonŝiro. Dekomence, ĉiom el la ĉirkaŭanta lando (inkluzive kio nune estas Huntingdon) estis la ĉirkaŭtero de Hinchingbrooke House. Ankoraŭ estas linio de arboj, de Hinchingbrooke House al la urbeto, kiu estis la dekomenca enirejo tra la ĉirkaŭtero.

Hinchingbrooke House

Historio

redakti

Kiel Huntingdon Grammar School, ĝi fondiĝis en 1565. Inter ĝiaj lernantoj dum ĝia frua historio estis Oliver Cromwell[1], kaj Samuel Pepys. [2]

La 1an de septembro 1939 ĝi remalfermiĝis en nova konstruaĵo je Brampton Road. La junulinoj de Highbury Hill School en Londono evakuiĝis pro sekureco, kaj tien alvenis de 1939 ĝis 1943. Je 1970, la lernejo komencis akcepti lernantojn kun ĉiuj eblecniveloj, kaj baldaŭe iĝis tute ĉiu-akceptanta. Samtempe, la lernejo ŝanĝis sian nomon, kaj moviĝis en novajn ejojn en Hinchingbrooke Park, kaj la renovigintan Hinchingbrooke House.[3]

Je 2006, la lernejo iĝis Faka Sporta Lernejo.

Hinchingbrooke Sesa-klaso

redakti

La sesa-klaso (sixth form) lokiĝas en la historieca Hinchingbrooke House meme, kaj plejmulte da la klasĉambroj kaj lernantejoj enestas la praan konstruaĵon.

Hinchingbrooke Ĉefa Lernejo

redakti

La ĉefa lernejo enhavas sportajn instalaĵojn, ekzemple la naĝejo, dancoĉambrego, kaj nenatura-herba sportkampo. Iom da tiuj ĉi estas uzeblaj publike.

Referencoj

redakti
  1. [1][rompita ligilo]
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-05-18. Alirita 2020-06-29.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-01-09. Alirita 2020-06-29.