La Dendronanto, Arbara dendronanto, Hinda dendronantoHinda motacilo (Dendronanthus indicus) estas mezgranda paserina birdo de la familio de Motaciledoj, kiu inkludas ankaŭ la motacilojn, la pipiojn kaj la longungulojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hinda dendronanto
Hinda dendronanto
Hinda dendronanto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Dendronanthus
Specio: 'D. indicus'
Dendronanthus indicus
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio estas ununura en sia genro. Ĝi reproduktiĝas en orienta Azio el Siberio al norda Ĉinio, kaj estas migranta, kiu vintras en suda Azio el Hindio, de kio devenas la komuna nomo de la specio, al Indonezio.

Kiel la nomo Arbara dendronanto sugestas, tiu estas arbara specio, distinge el aliaj motaciledoj. Ĝi troviĝas kutime en malfermaj areoj de arbaroj kiel klarejoj. Ili konstruas tasforman neston en arbo kaj kutime la ino demetas 5 ovojn. Kiel ĉe aliaj motaciledoj, ankaŭ tiu specio estas insektovora.

Tiu estas distinga specio, unika en sia genro. La Hinda dendronanto estas 18 cm longa, svelta birdo kun longa vosto. La dorso kaj krono estas olivecbrunaj, kaj la flugiloj estas nigraj kun du blankaj flugilstrioj kaj blankaj bordoj en triarangaj, tiele ke ripoze (senfluge) la flugiloj videblas kiel sekvo de nigraj kaj blankaj zonoj kio sekvas al la brusto per sama bildosekvo. Estas markata blanka superokula strio, supermalhela mallarĝa traokula strio. La subaj partoj estas blankaj krom nigra duobla brustozono. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Krom sia malkutima plumarbildo kaj habitato, la Hinda dendronanto diferenciĝas el la motacilaj parencoj de la genro Motacilla pro sia stranga kutimo balancigi sian voston el flanko al flanko kaj ne supren kaj suben kial la aliaj motaciloj.

Referencoj redakti

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 53102, Dendronanthus indicus, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.
  • Birds of India de Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, ISBN 0-691-04910-6