La hindia kurulo (Cursorius coromandelicus) estas specio de birdo nome kurulode la familio de Glareoledoj kaj ordo de Karadrioformaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hindia kurulo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Glareoledoj Glareolidae
Genro: Cursorius Cursorius
Specio: Hindia kurulo Cursorius coromandelicus
Gmelin 1789
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Temas pri specio kiu troviĝas en Barato, Pakistano kaj la aliaj pli etaj ekshindiaj kaj najbaraj landoj. Kiel aliaj kuruloj ĝi estas surgrunda birdo kiu troviĝas en seka malferma kamparo.

Aspekto redakti

 
Ĉe Nacia Parko Keoladeo.
 
Ĉe Nacia Parko Keoladeo.
 
Ĉe Nacia Parko Keoladeo.

Tiu birdo, kiel aliaj kuruloj, havas longajn flavecajn krurojn -kun nur tri fingroj kaj neniu malantaŭe, do adaptitaj al kurado- kaj longajn flugilojn. Ili havas iome subenkurvitajn kaj pintakrajn bekojn nigrajn, mallongajn kaj maldikajn. La korpa plumaro estas grizbruna, sed multe pli bunta kaj multkolora en antaŭaj partoj ol kurbirdo ekzemple, kaj paliĝanta al blankeca koloro en pli malalta ventro. La plej rimarkinda eco de tiu specio estas la kapa bildo: pli precize estas nigra traokula strio kiu malantaŭeniras ĝis la nuko suben -kiel en la Kurbirdo-, super ĝi estas tre blanka supraokula strio, kiu ĉe la nuko havas ankaŭ nigran limon supre -kiel en la Kurbirdo-; sed super ĉio estas krono tre rimarkinde ruĝeca. De malantaŭe la birdo aperas tute malhelbruna kun tiu rimarkinda buntaj nuko kaj krono. Krome la kolo kaj brusto estas flavecaj aŭ oranĝkoloraj.

Referencoj redakti