La Hindia orelstrigo, Otus lettia, estas eta strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hindia orelstrigo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Genro: Otus
Specio: O. lettia
Otus lettia
(Hodgson, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi estas loĝanto kaj reproduktanto en suda Azio el norda Pakistano, norda Barato kaj Himalajo orienten al suda Ĉinio. Ĝi estas parte migranta, kun kelkaj birdoj vintrante en Barato, Srilanko kaj Malajzio. La Koluma orelstrigo estas komuna loĝanta birdo en arbaroj kaj aliaj arbaj areoj.

Aspekto redakti

La Hindia orelstrigo estas eta (23-25cm) strigo, kvankam ĝi estas la plej granda el la malgrandaj orelstrigoj. Kiel aliaj malgrandaj orelstrigoj, ĝi havas etajn kapotufojn, aŭ orelojn. La supraj partoj estas grizaj aŭ brunaj, depende de la subspecio, kun sablokoloraj punktoj. La subaj partoj estas sablokoloraj kun fajnaj pli malhelaj strioj. La vizaĝa disko estas blankeca aŭ sablokolora, kaj la okuloj estas oranĝaj aŭ brunaj. Estas sablokolora kolumo. Ambaŭ seksoj estas similaj. La flugo estas tre ondeca.

Kutimoj redakti

Tiu ĉi specio estas noktema. Pro sia natura kamuflado, ĝi estas tre malfacile videbla dumtage. Sed ĝi povas ofte esti lokigita pro la etaj birdoj kiuj ĝenas ĝin, kiam ĝi ripozas en arbo. Ĝi manĝas ĉefe insektojn. La voĉo estas trankvila gug-guk.

Ili nestumas en arba truo, kie la ino demetas 3-5 ovojn.

Tiu ĉi specio troviĝas ĉefe en norda Barato kaj kaj ĝi estas anstataŭata pli sude de la tre simila Orienta orelstrigo Otus sunia (ĵuse disigita). La Hindia orelstrigo estas tre simila al iomete pli malgranda Koluma orelstrigo, O. bakkamoena. Ili esta separitaj pli facile en kamparo pro la voĉo .

Referencoj redakti