Henrik "Hinke" BERGEGREN (naskita en 1861; mortinta la 10-an de majo 1936) estis sveda socialdemokrata politikisto.

Hinke Bergegren
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aprilo 1861 (1861-04-22)
en Stokholmo, urbo
Morto 10-an de majo 1936 (1936-05-10) (75-jaraĝa)
en Stokholmo, urbo
Tombo Norda tombejo, apud Stokholmo
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo tradukistoĵurnalisto • sindikatisto • gazetoredaktisto • agitator • politikisto
vdr
Hinke Bergegren

Bergegren estis frua ano de la nove fondita Sveda socialdemokrata partio, kaj li reprezentis emon revolucian, plej bone priskribitan kiel Anarkisindikatismon, kaj verkis artikolojn por la ĵurnalo Brand. Pro siaj anarĥiistaj opinioj, Bergegren pli malfrue estis elpelita de la Socialdemokratia partio de ĝia estro, Hjalmar Branting.

Hinke Bergegren plej bone konatas pro esti frua subtenanto de libera amo. En 1910 li prezentis sian prelegon Kärlek utan barn (Amo sen infanoj) en kiu li proparolis la laŭleĝigon de gravedecevitiloj en Svedio. Pro tio li facis la kortumon kaj devis mallonge enmallibereji pro nove kreita leĝo konita kiel Lex Hinke (nomita pro Bergegren), kiu kontraŭleĝigis pledadon por gravedecevitiloj.

En 1921, Hinke Bergegren aniĝis en la Sveda Komunista Partio, kaj tiun saman jaron, Bergegren iris al Moskvo por la 3-a Internacio, reprezentante Svedion kune kun Zeth Höglund kaj Fredrik Ström. Bergegren restis komunisto dum la cetero de sia vivo.