Hipergrafeo

ĝeneraligo de la koncepto de grafo, kies (hiper)eĝoj povas konekti pli ol du verticojn

En matematiko, hipergrafeo estas aro , kie estas aro de elementoj (nomataj verticoj) kaj estas aro de subaroj de (nomataj eĝoj aŭ, pli precize, hipereĝoj).

Ekzemplo de hipergrafeo kun , .

Hipergrafeo do estas ĝeneraligo de ordinara grafeo, kie eĝoj povas ligi pli ol du verticojn. Tiel hipereĝo estas ĝeneraligo de eĝo al ajna nombro da enhavataj verticoj.

Se ĉiu hipereĝo konsistas el elementoj, la hipergrafeo nomiĝas -unuforma, aŭ simple -grafeo. Ordinara grafeo do estas 2-unuforma hipergrafeo2-grafeo.

Literaturo redakti

  • Matthias, Ulrich: Rifuto de kombinatorika konjekto de P. Turán, Scienca Revuo Vol. 45 (1994)(2), p. 26-30.