La HipopiroRuĝventra kviskalo (Hypopyrrhus pyrohypogaster) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de la genro Hypopyrrhus, kiu estas monotipa: ĝi estas la ununura specio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hipopiro

Hipopiro
Hipopiro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Hypopyrrhus
Specio: 'H. pyrohypogaster'
Hypopyrrhus pyrohypogaster
(De Tarragon, 1847)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi estas endemio de okcidenta Kolombio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj el 800 al 2700 m, arbarbordoj, duarangaj arbaroj kaj arboplantejoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo kaŭzata de senarbarigo. Pro tio ili videblas nun en diferencaj lokoj de tiuj kie historie ili estis. Ili loĝas en kanopeo en malgrandaj grupoj aktivaj kaj bruemaj de 6 al 8 individuoj for de la reprodukta sezono. Foje ili kuniĝas al miksitaj kunmanĝantaroj foje de grandaj birdoj.

Aspekto redakti

Ĝi estas 30 cm longa kaj tutnigra escepte la ventron kaj subpugon kiuj estas ege brilruĝaj, kio nomigas la specion kaj en la alternativa komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kiu montras kunmetaĵon pyrohypogaster de du radikoj el la antikva greka, kiuj signifas respektive “fajro” (por ruĝa koloro) kaj “suba ventro”; pli malpli same oni diras en la vorto por la genro. La beko estas nigra, konusforma kaj pintakra. La iriso estas rimarkinde helflava. La masklo estas 30 cm longa kaj la ino 27 cm longa.

La voĉo estas variaj alvokoj, kelkaj likvidaj kaj gorĝecaj, aliaj fajfecaj (ekz. glok-glok, ŝliii-o, ŝliii).

Kutimaro redakti

La idoj manĝas insektojn kaj araneojn. Plenkreskuloj ankaŭ fruktojn.

La gepatrojn helpas tria individuo eble junulo de antaŭa ovaro, kiu same kovas kaj manĝigas la idojn (kooperativa reproduktado).

Referencoj redakti