Hiranmoy Ghoshal (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1908 en Kolkato, mortis la 24-an de septembro 1969 en Varsovio) – hindua verkisto de Okcidenta Bengalio, diplomato, tradukisto kaj lingvosciencisto. Lekciisto en Varsovia Universitato. Edziĝinta al Halina Nowierska, kun kiu havis la filon Bogdan. Kelke da jaroj post morto de la unua edzino en 1958 nuptis Halina Kosinkiewicz. Ilia filino Mira naskiĝis en 1959 en Varsovio.

Hiranmoy Ghoshal
Persona informo
হিরণ্মময় ঘোষাল
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1908 (1908-08-07)
en Kolkato
Morto 24-an de septembro 1969 (1969-09-24) (61-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Lingvoj bengala vd
Ŝtataneco Brita Hindio • Barato vd
Alma mater Presidency University vd
Profesio
Okupo verkistotradukistodiplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en la varno de brahmanoj. En 1929 Hiranmoy finis studojn pri filozofio kaj romanistiko en Universitato de Kolkato. Poste en Anglio studis juron. En 1934 alvenis al Pollando, kie komencis labori kiel lekciisto kaj lektoro de fremdaj lingvoj en Varsovia Universitato. En 1940 li sukcesis kun fianĉino forveturi el Pollando kaj atingi Baraton. Tie li publikigas siajn rememorojn pri germana-soveta invado en Pollandon kaj la vivo en okupata Pollando. De 1943 laboris en Bombaja ofico de la Ministerio de Laboro kaj Socia Zorgo, kie okupiĝis pri aferoj de polaj rifuĝintoj. En 1946 translokiĝis al Delhio, kie eklaboris en la Ministerio de Informado kaj Radio kaj en All India Radio. En 1947 iĝis kultura ataŝeo kaj la unua sekretario de la barata ambasadejo en Moskvo, kunlaborante kun Sarvepalli Radhakrishnan. En 1951 translokiĝis al Londono, kie kunlaboris kun BBC. En 1956 revenis al Barato komencinte priskribon de gentolingvoj en landlima zono inter Barato, Ĉinio kaj Birmo. Al Pollando revenis en 1957 eklaborinte kiel lektoro kaj poste lekciisto. En 1962 ricevis diplomon de doktoro pri la homa scienco pro komencita ankoraŭ antaŭmilite disertaĵo pri Anton Ĉeĥov.

Verkaro redakti

Al atingoj de Hiranmoy Ghoshal apartenas naŭ libroj en la bengala lingvo, du anglalingvaj, pluraj rakontoj, artikoloj

kaj recenzjn. Li atrdukis en la bengalan multe da klasikaj verkoj de la pola literaturo, interalie Quo vadis? de Henryk Sienkiewicz, Chłopi (Kamparanoj) de Władysław Reymont kaj noveloj de Bolesław Prus. Liaj du libroj priskribantaj la militon en Pollando kaj komencoj de okupado, Mahattara yuddher prathama adhyaya kaj Kulturkampf aperis en Pollando sub la komuna titolo Księga Walhalli.

Literaturo redakti

  • Hiranmoy Ghoshal, Księga Walhalli (Libro de Valhalo), Wydawnictwo MON, Warszawa 1971

Vidu ankaŭ redakti